Cayu
estas subgubernio sub Himalajo kaj la tieaj Tibet-nacianoj
sin vivtenis per primitiva kultivado ghis la mezo de la lasta
jarcento. Kiam la kamparanoj unuafoje vidis en filmo au televidilo
la modernan diskoon, ili chiuj sentis surprizon. Sed nun tiu
danco jam tute popularighis inter la gejunuloj de Tibet-nacio.
En
festoj kaj Novjara Tago, gejunuloj kolektighas en granda korto
au sur herbejo kaj dancas diskoon ofte ghis tagigho en akompano
de muziko el magnetofono.
Daduo,
renoma dancanto de diskoo en Cayu, estas ordinara kamparano.
Li ne portas grandajn konusformajn orelringojn kaj longan
senmanikan robon, sed europan kostumon kaj vakeran pantalonon.
Li diris, ke dancado post laboro povas forigi lacon kaj richigi
la kulturan vivon en la vilagho. Nun li havas monon kaj volas
enspiri la freshan aeron de la moderna vivo.
Antaue
kamparanoj en Cayu estis rigardataj kiel sovaghuloj. Ili vivis
en profundaj arbaroj en valoj kaj kulturis teron per tranchilo
kaj fajro. Ili loghis en pajla shedo. En la Demokratia Reformado
en 1959, dank' al la helpo de la registaro, ili eliris el
la arbaroj, ekspluatis virgan teron, kaj konstruis novajn
domojn, kaj la vivo farighis pli kaj pli bona.
Nun
moderna tajdo ne sole montrighas en dancado de la junuloj.
Biciklantoj al laboro, plensharghitaj kamionoj, butikoj kun
abundo da varoj, belsona legado el lernejoj, placha pop-muziko
el kamparana korto donas la senton, ke la malproksima vilagho
estas postkuranta la modernan vivon.
|