Menba
estas unu el la plej malgrandaj nacimalplimultoj de Chinio
kaj ne postulata obei la naskolimigon. Sed la nacianoj havas
sian propran koncepton de naskado kaj memvole praktikas naskolimigon.
La nacio nombras 40 mil membrojn. Chinio praktikis naskolimigon
jam pli ol 20 jarojn, sed por Menba-nacio estas escepto. Chiu
paro da geedzoj de Menba-nacio havas 2-3 infanojn. S-ro Ciren
Junmei diris: "Tro da infanoj peze sharghas la familion.
Ni volas facilan vivon kaj ne devas havi multajn infanojn."
Lia
edzino instruistino Zhuoga naskis filinon. Li opiniis, ke
garantii superan edukadon al la infano estas tre grava. Li
chiam bedauras, ke li ne ricevis superan edukadon, kaj ne
volas, ke lia malfelicho ripetighu sur la filino. Nun 98%
de la infanoj en lia loko vizitas lernejon. Ch. 100 Menba-aj
junuloj eliris el sia montaro kaj sin okupas pri tute nova
profesio.
Wangmu
havas tri infanojn. Post nasko de la tria infano shi memvole
akceptis steriligon. Shi diris, ke de 1980 la registaro chiumonate
liveras al Menba-nacianoj grenporcion kaj shi koncentras sian
energion sur neagrikulturan okupon por akiri pli multan enspezon.
Tro da infanoj ghenos shian laboron kaj peze sharghos la familion.
|