La
sutropresejo Dege havas historion de 270 jaroj. Lamao de la
presejo konigis, ke la presejo, kiu konservas 70% de la shablonoj
de klasikaj sutroj en la tibeta lingvo, estas enlistigita kiel
grava historia restajho de Chinio.
La
aspekto de la presejo tute similas al tiu de lamaisma templo.
Ghi povas esti kalkulata kiel la plej granda biblioteko en
Tibeto, sed kompreneble ne moderna biblioteko. Fakte ghi estas
konservejo de 250 mil shablonoj de libroj kaj pentrajhoj.
Ili estas valoregaj kaj parto el ili estas ununura en la mondo.
La
presejo havas tri etaghojn. En la klostroj chirkau la korto
junaj lamaoj estas presantaj sutrojn. Ili laboras poduope.
Unu shmiras shablonon per inko, kaj la alia sternas paperon
per la maldekstra mano kaj pushas rulilon per la dekstra kaj
levas la paperon post preso.
En
la klostroj estas multe da shnuroj, sur kiuj pendas jhus presitaj
paperoj ankorau malsekaj. Ili flirtas en venteto au aero agitita
de preterpasanto.
Oni
uzas apartan paperon por presi sutrojn. Chu en koloro, chu
en fleksebleco, tia papero estas malsama al la aliaj. Kaj
oni nomas ghin "tibeta papero". Ghi estas farita
el radikoj de ia herbo. Tia papero povas rezisti kontrau vermo
kaj rato.
Pli
profunde en la presejo estas multe da lignaj bretaroj plenaj
de shablonoj. La bretaroj kaj shablonoj estas jujubrughe kolorigitaj,
same kiel la chirkaumuro de la presejo. En la konservejo ne
estas lampo, kaj la bretaroj kaj shablonoj estas konservataj
en mallumo. Oni kredas, ke tio estas utila por konservado
de la shablonoj.
|