Menba-oj shatantaj televidon

    Vespere Menba-nacianoj en la Lebu-a Nacimalplimulta Distrikto de Tibeto sidas sur tapisho kaj televidas trinkante buterteon au sekalan vinon.

    En la urboj de Chinio kolora televidilo estas tre populara. Sed en montregionoj de Tibeto ghi estis rarajho antau dek jaroj. Statistiko de banko de Lebu montris, ke menba-oj plasis 4 milionojn da juanoj, meznombre chiu homo 6000 juanojn.

    40-jara dommastrino Wangmu havas tri infanojn. Shia unua filo pashtas gregojn sur monto, la dua filo kaj filino lernas en elementa lernejo. La edzo estas estro de subdistrikto. Kiam oni instalis en la loko televidan transsendan stacion, tevidilo farighis shia plej bona kunulo.

    Shi plej shatas tibetlingvan filmserion. Sed en semajnfino la infanoj preferas infanajn programerojn, dum la edzo novajhojn. Kaj tiam Wangmu devas cedi al ili kaj sin turni al hejmlaboroj.

    Junulo Gesang Luobu shatas programerojn "Financo", "Ekonomio" kaj "Tra la mondo". Li diris, ke pere de tiuj programeroj li povas pli multe scii la aferojn en kaj ekster la lando, precipe informojn de ekonomio. Gesang Luobu kaj lia patrino vivis malriche. Antau kelke da jaroj li prunteprenis de banko dek mil juanojn kaj fondis butikon por vendi chiutagajn necesajhojn, kiujn li achetis en Lhasa. Per la profito li achetis kamionon kaj sin okupis pri transportado. Nun li jam havas novan domon. Li diris en mallerta han-nacia lingvo: "Televido larghigis mian vidkampon."

    Menba-oj vivas chefe en la valo de Lebu-monto, kie la meznombra absoluta alteco estas 2800 metroj. En la pasinteco oni konstruis sunenergian televidan transsendan stacion en 550 subdistriktoj. Tio estis unu el la 62 taskoj difinitaj de la Centra Registaro por la aliaj provincoj helpe al Tibeto en 1994. Tiuj taskoj postulis investon de 28 milionoj da juanoj. Nun la televidiloj en Lebu povas ricevi programerojn de 7 kanaloj de la Centra Televizio kaj la Tibeta Televizio.

    La estro de la Lebu-a Nacimalplimulta Distrikto diris, ke televido en profunda arbaro estas historia impeto. Tio ne nur plenumis la bezonon de la menba-oj en la kultura vivo, sed ankau larghigis ilian vidkampon kaj multigis al ili sciojn. Li diris en ghojo: "Kvankam ni menba-oj vivis en profunda arbaro dum multaj generacioj, tamen tie ni povas vidi la mondon."