En
la 60-aj jaroj de la lasta jarcento popularighis en Chinio
la kanto "Vizito al nova urbo", en kiu dueto de
patro kaj filino esprimas ilian ghojon dum la vizito al Lhasa
post ties granda shanghigho. Poste pli granda shanghigho okazis
al Lhasa. Pushate de la reformado kaj pordomalfermo kaj la
merkata ekonomio, moderna urbo kun nacimalplimultaj karakterizajhoj
levighis sur la tegmento de la mondo.
"La
patro perdis la vojon!"
Kamparano
Pingcuo de Xigaze vizitis Lhasa antau 5 jaroj. Lastatempe
li revizitis ghin kaj kelkfoje perdis la vojon pro ghiaj shanghighoj.
Li diris en ekscitigho: "La disvolvigho de Lhasa estas
pli rapida ol kiel mi imagis!"
Grandaghaj
loghantoj de Lhasa kredeble memoras, kia estis Lhasa en la
pasinteco. Tiam chie en la urbo estis senhomaj parceloj kovritaj
de herbachoj. En vintro polvo saturis la aeron kaj en somero
chie estis kotejoj. Ghis la Demokratia Reformado en 1959,
la areo de Lhasa estis nur 3 kvadrataj kilometroj kaj la nombro
de la loghantoj estis 30 mil. Tiam la kompare bonaj konstruajhoj
estis nur temploj kaj oficejoj.
60-jara
virino Zhasang diris, ke antau la Demokratia Reformado shiaj
gepatroj servis al bienulo kaj la familio el 8 membroj loghis
en luita dometo de 9 kvadrataj metroj. Shi diris: "Malgrau
tio nia familio ne estis la plej malricha. Tiam multaj homoj
ech ne havis loghejon kaj tranoktis surstrate." Shi diris
ankau: "La disvolvigho de Lhasa estas kvazau songho.
Mi jam trifoje transloghighis en pli kaj pli bonan domon."
Administra
departemento de urba konstruado de Lhasa konigis, ke en la
50 jaroj post la paca liberigo de Tiberto la urba konstruado
disvolvighis pli kaj pli rapide, precipe en la lastaj 20 jaroj.
La Centra Registaro kaj la Tibeta Registaro investis miliardojn
da juanoj por konstrui kaj renovigi vojojn en la urbo, kaj
grandskale plansetligis la urbon akcentante konservi la tibetan
arkitekturon. Nun aperis tri novaj plansetlejoj en la oriento,
nordo kaj okcidento de Lhasa kaj la areo de la urbo atingis
52 kvadratajn kilometrojn, kaj la nombro de la loghantoj superis
150 mil.
Taksioj
anstatauis gregojn
Antaue
en Lhasa estis malmulte da autoj sed multe da gregoj. Ofte
oni povis vidi, ke gregoj vagadis en la mezo de stratoj. Kaj
shoforoj sherce diris, ke ili estas semaforo.
Tia
fenomeno malaperis antau 20 jaroj. Nun interkrucighas en la
urbo larghaj stratoj, sur kiuj navedas multaj taksioj.
Aliprovincano
sin okupanta pri komerco de manghajhoj en Lhasa antau 3 jaroj
shanghis sin en taksiiston. Li diris, ke en la lastaj jaroj
multaj homoj venis viziti Tibeton kaj li povas multe gajni
per taksio.
Antau
20 jaroj trafiko en Lhasa estis tre maloportuna kaj la vojoj
mallarghaj. La chefa trafikilo de la urbanoj estis biciklo.
Ghis la mezo de la 80-aj jaroj en Lhasa estis nur du kursoj
de publika trafiko. En la 90-aj jaroj trafiko de Lhasa multe
progresis, ke la vojoj estis asfaltitaj, kaj pli ol 1200 taksioj
navedas sur la stratoj.
Abundaj
manghajhoj en Lhasa
Antau
20 jaroj en la bazaroj de Lhasa nur rafano, brasiko, terpomo
kaj kelkaj aliaj legomoj estis acheteblaj, kaj la menuoj de
la restoracioj estis malrichaj. Kiam loghantoj de Lhasa revenis
de la landinterno, ili senescepte kunportis multon da legomoj.
Sed
nun en multaj restoracioj oni povas ghui ne nur abundajn pladojn
de diversaj gustoj, sed ankau vivajn salikojn, krabojn kaj
aliajn marajn produktajhojn.
En
la nokta bazaro sur Qingnian-strato oni povas ghui vinberojn
de Xinjiang, sandvichstilan farunajhon de Shaanxi-provinco,
vivajn salikokojn kaj krabojn de Kantono, rostitajn shafajhojn
de Qinghai-provinco kaj rizkampajn helikojn de Sichuan-provinco.
Sur
la strato paro da gejunuloj estis frandantaj apud varmpoto.
La junulo nomighas Gesang. Li diris: "Mi ne estas lerta
en kuirado, kaj krome mi estas tre okupita. Nun en Lhasa oni
povas ghui tre diversajn manghajhojn." Li kaj lia edzino
ofte venas frandi diversajn manghajhojn sur tiu strato.
Facila
interkomunikado de la altebenajha urbo kun la mondo
Oriente
de Potala-palaco estas interreta bufedejo, en kiu dekoj da
komputoroj estis okupataj. Iu junulo elektis el interreto
novjaran karton, klavumis kelke da varmaj frazoj kaj sendis
ghin al amiko en Kantono. La junulo diris, ke kamaradoj, kiuj
ne ofte interkomunikighas kun li, montris grandan surprizon
ricevante novjaran karton kaj retposhtajhon el Tibeto. Ili
telefonis en miro al amikoj en Tibeto, ke ili sentas, ke Tibeto
estas tre proksima al ili.
"Enretigho",
"elciti", "retposhto" k.a. vortoj nun
estas tre popularaj por la urbanoj. Telekomunika kaj poshta
administracio de Tibeto konigis, ke Tibeto, kompare postighinta
en ekonomio, praktikas decan antautempan disvolvan strategion
rilate telekomunikadon kaj poshton. Fotokabloj interligis
chiujn lokojn kaj chiuj gubernioj estis interligitaj per telefonio
kaj longdistanca automata telefonio. Nun en Lhasa estas 38
interretaj bufedejoj.
|