Sen
distingo de agho kaj sekso, chiuj Tibet-nacianoj shatas teon.
Ilia proverbo diras: "Oni malviglighas pro manko de teo
en unu tago kaj malsanighas pro manko de teo en tri tagoj."
Kaj alia proverbo diras: "Oni preferas teon al mangho."
Preparado
de teo
Tibet-nacianoj
trinkas krudajn grandfolian teon kaj brikan teon. Ili vershas
malvarman akvon en poton, metas en ghin kvanton da tefolioj
kaj kuiras sur malakra fajro. La teo havas brunan koloron
kaj gustas adstringe sed ne amare. La nacianoj shatas enmeti
iom da salo. Tia teo estas la plej populara. Krome estas kelkaj
aliaj manieroj por prepari teon. La unua estas kuiri tefoliojn
kune kun zingibro, zantoksilo (Zanthoxylum bungeanum)
kaj iuj aliaj spicajhoj. La dua estas kuiri tefoliojn kune
kun bakitaj junaj folioj de iu herbo, kiu havas guston de
medikamento. Dekoktajho de tia folio efikas por kuraci malvarmumon
kaj kapdoloron. La tria estas teo kun lakto. Ili vershas lakton
en pretigitan teon. Tia teo estas dolcha kaj nutra. La kvara
estas teo kun bruna sukero. Oni opinias, ke teo kun bruna
sukero estas tre nutra por akushintino. La plej tipa teo estas
butera teo. Graso kaj akvo estas malfacile intermikseblaj,
sed la Tibet-nacianoj elpensis tre bonan metodon, nome senchese
kirli ilin ghis bona intermiksigho de teo kaj butero. Tia
teo estas la plej shatata trinkajho de Tibet-nacianoj kaj
ankau multaj homoj de aliaj nacioj bone taksas ghin.
Delektinda
tetrinkado
Tibet-nacianoj
trinkas teon trifoje en chiu tago. Matenae ili metas en tetason
pinchajhon da rostita faruno, malgrandan kvanton da rekremento
de lakto kaj malgrandan pecon da butero kaj envershas varmegan
akvon. Kiam ili sufiche trinkas, ili ankau formanghas la farunon.
Ili trinkas duafoje post tagmangho por helpi digestadon. La
tria tetrinkado okazas post vepermangho por la tuta familio.
Al la teo por gasto oni aldonas pecon da butero por esprimi
respekton kaj bonvenigon. La maljunuloj shatas babilante tetrinki
de mateno ghis vespero. En intensa kamplaboro oni preparas
teon en poto subchiele. Ankau lamaoj kolektive trinkas teon
trifoje en tago post sutrorecitado. En grandaj liturgiaj aktivadoj
kaj festoj ili trinkas teon pli ofte. Krome ili povas trinki
lau propra bezono dum studado, sutrorecitado, polemikado kaj
memkulturo.
Ritoj
en tetrinkado
Tibet-nacianoj
akcentas ghentilecon kaj amikecon. Dum tetrinkado ili observas
bonan kutimon. Ili prezentas teon unue al la gepatroj kaj
membroj de pli aghaj generacioj. La tetaso devas esti pura.
Ili prezentas kaj akceptas teon per ambau manoj. Oni devas
ghustatempe replenigi la tason. Vershante teon, oni tenas
kruchon per la dekstra mano kaj la manplato de la maldekstra
mano direktighas supren. Oni ne devas vershi teon ekster la
tason nek tintigi ghin. Kiam oni petas lamaojn fari liturgiajn
aktivadojn, oni devas pretigi specialajn tetasojn por lamaoj
kaj aliaj ne rajtas uzi ilin. Tio montras, ke la pozicio de
lamao estas plej alta. Teo estas unu el la plej oftaj donacoj.
Oni regalas gastojn per teo kaj dotas per teo. En iuj lokoj
novedzino devas prepari teon tuj post eniro en la hejmon de
la edzo por prezenti teon al la bogepatroj kaj aliaj parencoj
kaj amikoj. En temploj oni oferas teon. Tibet-nacianoj opinias,
ke teo signifas felichon.
|