Blanka libro "Moderniga Disvolvigho
de Tibeto" publikigita

    La 8-an de novembro la Informa Departemento de la Shtata Konsilio de Chinio publikigis blankan libron kun la titolo "Moderniga Disvolvigho de Tibeto" por helpi la internacian socion pli amplekse informighi pri la historio kaj la nuna stato de Tibeto.

    La libro enhavas 16 mil ideogramojn. Ghi konsistas el 3 partoj: Impeta proceso de la disvolvigho de la tibeta socio; fruktoj de la disvolvigho de modernigo de Tibeto; kaj nepra historia tendenco de la moderniga disvolvigho de Tibeto.

    Per granda kvanto da faktoj kaj freshdataj statistikoj, la blanka libro montris, ke dank' al la helpo de la centra registaro kaj la popolo de la tuta lando, la tibeta popolo senlace penadis kaj senhalte antauenmarshis sur la moderniga vojo kaj akiris rimarkindajn imponajn sukcesojn en la lasta duonjarcento.