En
la Simpozio pri Elekto de Moderniga Vojo de Tibeto kaj Aliaj
Tibet-naciaj Distriktoj okazigita en la fino de novembro de
2001, en Chengdu, chefurbo de Sichuan-provinco, chinaj tibetologoj
montris, ke modernigo de Tibeto kaj aliaj Tibet-naciaj distriktoj
estas nepra elekto, ke modernigho de Tibeto realighos en 2050.
Specialistoj
opiniis, ke Tibeto devas alpreni originalan kaj impetan manieron
por rapidigi la disvolvon, kaj samtempe konservi la naciajn
kaj naturajn karakterizajhojn de la loko.
Oni anoncis, ke Tibeto penos iri en la unuan vicon en la okcidenta
parto de Chinio rilate pokapan totalan enlandan produktovaloron
en 2005 kaj atingi mezan nivelon en 2010.
En la pasintaj 50 jaroj post la Paca Liberigo de Tibeto, dank'
al la subteno de la centra registaro kaj la tuta popolo, rapide
progresis la moderniga konstruado de Tibeto. La blanka libro
"Disvolvigho de Modernigo de Tibeto" lastatempe
publikigita de la Shtata Konsilantaro de Chinio montris, ke
modernigado de Tibeto enkorpigis la internan bezonon de la
evoluado de la tibeta socio kaj la fundamentajn interesojn
kaj deziron de la tibeta popolo, ke ghi estas neapartigebla
parto de la modernigado de Chinio.
Specialistoj
opiniis, ke en la moderniga disvolvo de Tibeto kaj aliaj Tibet-naciaj
distriktoj oni devas multe atenti likvidon de malricheco,
ekologian medion, trafikon, edukadon, religion, nacian kulturon,
sciencon kaj teknologion.
Klarigo:
Tibeto
kaj aliaj Tibet-naciaj distriktoj: Tiu koncepto signifas Tibeton
kaj 10 Tibet-naciajn autonomajn subprovincojn kaj 2 Tibet-naciajn
autonomajn guberniojn en la provincoj Sichuan, Qinghai, Yunnan
kaj Gansu. Tiuj lokoj areas 2.22 milionojn da kvadrataj kilometroj
kaj havas 4.6 milionojn da Tibet-nacianoj.
|