En
la venontaj 15 jaroj Lhasa, chefurbo de Tibeto, kun historio
de 1300 jaroj, estos plivastigita en modernan urbon kun arbaro
da altaj domturoj, tamen plenan de nacia gusto.
La areo de la urbo plivastighos de
51 al 72 kvadrataj kilometroj kaj en la nova distrikto de
la urbo oni plenenergie disvolvos komercan kaj financan centron,
por ke ghi estu altebenajha urbo kun moderna atmosfero.
Samtempe oni pli akcentos protekton
al la antikva distrikto de la urbo kaj rigore limigos la altecon
de la konstruajhoj por konservi la imponecon de Potala-palaco,
Dazhao-templo kaj la ghardeno Luobulinka.
La plivastigota Lhasa havos 4 distriktojn,
kaj ghiaj administrado, financo, komerco, kulturo, edukado,
turismo, vivo kaj trafiko trovos respondan lokon en la distriktoj.
Lhasa estas fama kultura urbo ekkonstruita en la 7-a jarcento.
Post kiam la tibeta suvereno Sunzamkampo prenis Lhasan kiel
chefurbon, ghi farighis politika kaj kultura centro de Tibeto
kaj ankau la sanktejo de lamaismo.
Kvankam chefurbo, Lhasa antau 50 jaroj
havis areon de malpli ol 3 kvadrataj kilometroj. Tie ne estis
shoseo, vagadis multe da almozuloj kaj sur stratoj fetoris
koto.
En l951 Tibeto estis pace liberigita,
kaj la centra registaro de Chinio subvenciis ghin per 5.2
miliardoj da juanoj por proviza sistemo de kranakvo, elektro
kaj kloakaro, kaj la pokapa areo de loghejo de urbanoj atingis
22 kvadratajn metrojn.
Krome Lhasa fondis specialan institucion
por protektado de antikvaj konstruajhoj.
|