Danzeng kaj lia gastejo

de PU CIREN

    Aspekte la pli-ol-60-jara Danzeng estas ordinara tibetano, tamen li kaj lia gastejo estas tre famaj en Xigaze, la dua granda urbo de Tibeto. Vizitgrupoj el 3-5 alilandanoj ofte tranoktas en lia gastejo.
    La gastejo, sidanta che bazaro, estas nova tibetstila domo kun blankaj muroj kaj buntaj fenestroj. Sur la muro ekster la pordo legighas la vortoj en la lingvoj tibeta, han-a kaj angla: "Gastejo Danzeng". En la pasintaj dekkelkaj jaroj ghi akceptis pli ol 10 mil homojn el pli ol 20 landoj kaj regionoj.
    Per kio ghi allogis tiel multajn gastojn? Pri tio Danzeng chiam rakontas la jenan historion: Iun vesperon kelkaj alilandaj turistoj jhus atingintaj Tibeton embarasighis pro tio, ke ili ne trovis konvenan lokon por manghi. Danzeng gastigis ilin hejme kaj regalis ilin per tibetaj manghajhoj mem preparitaj. Tio ege ghojigis ilin, kiuj gaje diris kun viglaj gestoj, ke ili vidis chi tie la veran Tibeton.
    Tio havigis al Danzeng la ideon funkciigi gastejon kaj donis al li administran metodon. Li komprenis, ke alilandanoj venis al Tibeto ne por loghi en luksa domo, sed por sperti vivon sur la altebenajho. Eblas, ke ili bezonas ne luksan hotelon, sed tranoktejon kun tibetnacia koloro. Danzeng diris, ke la prezo por tranoktado en lia gastejo ne altas, tiu por unu chambro estas 50 au 15 juanoj kaj pli malkara por amasloghejo. Kia ajn la prezo por unu nokto, la chambro kaj litkovriloj estas absolute puraj. Li dungis tibetan kuiristinon kaj liveras al la gastoj memservajn manghajhojn tibetajn kaj europajn, kaj bolintan akvon kaj teon tage kaj nokte. Sur la balkono de la dua etagho trovighas tibetstilaj tendoj, tabloj kaj seghoj. Tie oni povas ne nur trinki kafon, hordean vinon, buteran kaj dolchan teon, sed ankau manghi fromaghon, zanba-on (manghajho el bakita sekala faruno)...
    La gastejo Danzeng renomas ankau pro la zorgema servo. Danzeng diris, ke alilandaj turistoj vojaghantaj en Tibeto ne bone konas la lokon kaj havas malfacilon aranghi siajn aferojn, do li multe helpas ilin en tio. Li helpas ilin ankau en mendo de turismaj kalesho kaj chevaloj. Se iu malsanighis, li tuj kondukis lin al hospitalo. Por oportuni al la gastoj, li ekipis la chambrojn per televidilo, telefono, jhurnaloj kaj gazetoj en fremdaj lingvoj.
    Antau ol funkciigi la gastejon, Danzeng iam administris butikon, laboris kiel kochero kaj kuiristo, sed neniam lernis fremdan lingvon. En la komenco, kiam li akceptis alilandajn turistojn en sia gastejo, li parolis kun ili per gestoj. Iom post iom li lernis fremdan lingvon kaj nun li scipovas paroli tian lingvon pri chiutagaj aferoj. Por disvolvigho de sia kariero, li sendis sian nepinon eksterlanden por lerni la lingvon. Nuntempe shi estas lia bona helpanto.     Xigaze, unu el la plej richaj lokoj de Tibeto, estas tre bela urbo. Tie sidas la templo Zhashi Lunbu, unu el la plej grandaj lamaismaj temploj kaj en ghi iam loghis majstro Banchen la Deka. Post lia nirvano ghi farighis lia ripozejo por eterne. Pro tio tiuj, kiuj vojaghas al Tibeto, nepre vizitas ghin. Se vi, niaj karaj legantoj, vizitos Xigaze en la estonteco, nepre vizitu la gastejon Danzeng.