Vojagho en Tibeto

de HU YUN

LHASA -- SANKTA URBO SUR ALTEBENAJhO
    Lhasa 3650 m super la marnivelo estas la plej alta urbo de la mondo. Super ghi bluas la chielo kaj brilas la suno, pro tio Lhasa portas ankau la nomon Sunluma Urbo.
    Lhasa havas longan historion. Al ghia centro etendighas asfaltita shoseo, kiu komencighas de la aerodromo Gongga. Navetaj trafikilo-fluoj sur la shoseo kaj arbare starantaj altaj konstruajhoj ambauflanke de ghi elspiras modernecon. Tamen por la tibetanoj Lhasa estas eterne sankta urbo, en kiu imponas Potala-palaco.
    Post unuigo de la tibetaj triboj en la sepa jc. Sunzamkampo, estro de Tubo-regno, prenis Lhasa kiel chefurbon kaj konstruigis sur Hongshan-monto Potala-palacon el halo, kastelo kaj ghardeno por edzigi sin al princino Wencheng el la imperiestra familio de Tang-dinastio. Kaj nun en la Halo de Shakjamunio estas kultataj la statuoj de regnestro Sunzamkampo kaj princino Wencheng.
    Potala-palaco, simbolo de Tibeto, signifas shipon, kiun Avalokitesvaro pilotas por savi popolamasojn el la maro. Ghi estas giganta labirinto. Sennombraj budhostatuoj kaj trezoroj en ghi kaj la konstruajhoj enkorpigas la saghon de la tibetanoj kaj reprezentas la plej altan nivelon de la tibeta kulturo. Pro tio Potala-palaco estas honorita kiel sanktejo de la tibetaj lamaoj kaj trezoro de la chinaj kulturo kaj arto.
    Jokhang-templo trovighas en la sankta urbo Lhasa. Legendo diras, ke ghia sidejo estis determinita de princino Wencheng lau la teorio de kvin elementoj kaj energioj jin kaj jang. En la templo kun la arkitektura stilo de Chinio, Nepalo kaj Hindio konservighas granda kvanto da historiaj objektoj, el kiuj la plej fama estas ora statuo de Shakjamunio alportita de princino Wencheng.
    Chiumatene, antau Jokhang-templo kolektighas multaj pilgrimantoj, kiuj parkere legas la sesliteran moton, kalkulante rozarion per fingroj de unu mano kaj turnante pregh-radon per la alia, au foje-refoje rampas surtere. Tiam antau la templo regas densa religia etoso.
    Kaj samtempe, chirkau la templo funk kolieroj, tibetstilaj tranchiloj, parfumoj kaj aliaj vivnecesajhoj. Multaj turistoj marchandas en diversaj lingvoj kun komercistoj. Turistoj kaj pilgrimantoj kune formas seninterrompan homfluon. Do, Barkhor-strato ja estas konata kiel la plej movoplena en Lhasa.

GRANDA KANJONO DE YARLUNG ZANGBO

    Yarlung Zangbo, patrina rivero de Tibeto, fluas preter Namjagbarwa-montpinto, kaj formighis la Granda Kanjono de Yarlung Zangbo, plej granda en la mondo, kun averagha profundo de kvin mil metroj. Kiel giganta drako, Yarlung Zangbo torentas en la kanjono kun tondra bruego. Namjagbarwa-montpinto, kovrita de negho kaj chirkauita de nuboj, staras tie kvazau bela feo. Sur ghia supro pendas glaciaj kolonoj kaj sub ghi verdas arbara maro. En Tibeto estas 50 tiaj montpintoj, inkl. de Qomolangma, la plej alta en la mondo.
    La regiono Nyingchi che la kanjono de Yarlung Zangbo portas ankau la nomojn "Regiono sude de Yangzi-rivero en Tibeto" kaj "Lando richa je greno" pro siaj abunda pluvo, fekunda tero kaj prospera arbaro. Tamen la regiono Medo estas preskau izolita. Nur en somero, kiam degelas negho, ghi kontaktighas kun la ekstera mondo. En la regiono, kie etendighas la kanjono, interkrucighas dangheraj vojoj, glaciaj riveroj, altaj krutajhoj kaj torentaj riveroj. Iuj ghiaj lokoj restas ankorau dezertaj. En 1998 la kanjono denove farighis fokuso por vojaghantoj pro tio, ke chinaj sciencistoj faris esploron pri ghi.

ChARMA STEPO EN NORDA TIBETO
    La altebenajho en norda Tibeto konsistigas 2/3 de la totala areo de Tibeto. Tie brilas la suno, lazuras la chielo, fekundas la herbejoj kaj majestas la montoj kovritaj de negho. En la okuloj de la tibetanoj estas sanktaj la tieaj montoj kaj lagoj. Nam Co, unu el la kvar sanktaj lagoj de Tibeto, aspektas kiel gemo sur la altebenajho en norda Tibeto. Per siaj charmaj pejzaghoj la lago ravas chiujn vojaghantojn. Borde de ghi abundas herboj tutjare kaj gruntbovoj, chamoj kaj aliaj sovaghaj bestoj frekventas la lokon.
    Norda Tibeto estas paradizo de sovaghaj bestoj. Nigraj kornoj de tibetaj virgazeloj estas longaj kaj maldikaj kiel vipo. Kiam galopas sovaghaj azenoj per siaj maldikaj kaj lertaj gamboj, audeblas bruego kaj videblas nubo da polvo en la aero.
    
Augusto estas ora monato sur la stepo en norda Tibeto. Dekoj da miloj letighas tie el chirkauaj lokoj por celebri sian plej solenan festivalon de chevala vetkuro. Intertempe oni ghuas ne nur konkurson de pafado sur chevalo kaj prezentadon de chevalrajdado, sed ankau kantojn kaj dancojn. Kaj samtempe okazas ankau grandioza foiro.

EN LA POLUSA REGIONO ALI

    Ali portas ankau la nomon "Tegmento sur la tegmento de la mondo". Ghia vasta altebenajho skuas la animon de la homoj kaj la mistera ruino de antikva urbo konigas ghian prosperan pasintecon. Insuloj de birdoj, freskoj en kaverndomoj kaj lagoj chiuj havas sian propran charmon.
    En Ali la plej mistera kaj la plej alloga estas la ruino de la regno Guge. En la 17-a jc. la pli-ol-700-jara regno Guge malaperis kun sia longhistoria kaj prospera civilizacio, kiun pruvas la grandioza ruino. Arkeologoj esperas trovi sur la ruino atestajhon de la historio. Kaj kion pensas turistoj tie? Mi pensas, ke ankau ili volas esti la unuaj solvantoj de la enigmo de Guge.