Tibeto,
honorata kiel "patrino de riveroj", donas grandan
atenton al mediprotektado kaj moderigo de poluo. Nun triono
de la areo de Tibeto estas rezervejoj, kaj la gravaj poluaj
fontoj estas regataj.
Tibeto sidas sur la Qinghai-Tibeta
Altebenajho, nomata "tegmento de la mondo", 4000
metrojn super la marnivelo. Estante fonto de multaj grandaj
riveroj de Azio, Tibeto estas nomata "reguliga areo"
kaj "startilo" de klimato de la norda duonsfero
kaj okupas tre gravan lokon en la strategio de mediprotektado
de la mondo.
Mediprotektado de Tibeto komencighis
en 1975. En la periodo de la Naua Kvinjara Plano (1996-2000)
chiuj ghiaj subregionoj kaj gubernioj fondis instituciojn
de mediprotektado, kaj nun en Tibeto funkcias la Centra Mediinformejo
kaj 3 medikontrolejoj de la regiono kaj la Prognoza Centro
de Kvalito de Medio kaj Aero de Lhasa.
En Tibeto regas frosto kaj maldensa
aero, kaj la ekologia medio estas malforta. En la lastaj jaroj
la tibeta registaro sankciis serion da planoj pri ekologia
protektado kaj ekspluatado, kaj ellaboris raporton de enketado
pri la stato de ekomedio. Ghis la fino de 2000, la rezervejoj
de la regiono kovris 38.19 milionojn da hektaroj, 32.7 pocentojn
de la totala areo de la regiono.
La disvolvigho de la industrio estas
kompare malrapida, sekve la media poluo de Tibeto ne estas
tiel serioza kiel en aliaj partoj de Chinio. Tamen en la lastaj
jaroj rilate median poluon alportitan de rapida disvolvigho
de la ekonomio, la registaro de la autonoma regiono alprenis
serion da efikaj metodoj kaj elmetis al iuj gravaj entreprenoj
rigoran postulon pri ellaso de poluajhoj. La serioze poluantaj
entreprenoj en la regiono, ekzemple lanshpinejo kaj cementfabriko,
au mem chesu produkti, au prezentu kontraupoluan planon kaj
aktive traktadu poluon. Komencighis la konstruado de higiena
ruboenterigejo de Lhasa, unu el la laboroj de la unua periodo
de la "Projekto de transjarcenta verda inghenierajho
de Chinio", kaj la dua periodo de la projekto jam inkluzivas
la traktejon de malpura akvo de Lhasa kaj rubotraktejojn de
la 6 subregionoj de Tibeto. La inghenierajho de traktejo de
malpura akvo de la Popola Hospitalo de Lhasa jam trapasis
ekspertizadon kaj la normala ellaso de malpura akvo estis
efektivigita.
Dum la periodo de la Deka Kvinjara
Plano (2001-2005), la chefa celo de la tibeta mediprotektado
estas: bremsi malbonighantan tendencon de ekomedio, senchese
grandigi arbarizitan areon, ekologia restarigo de richifonta
ekspluatejo atingos 15 pocentojn; primare efikos la ekologia
konstruado de basenoj de grandaj riveroj; evidente plibonighos
media kvalito de dense loghataj distriktoj, senpolua traktado
de urba rubo superos 70 pocentojn, efektivighos normala ellaso
de poluajhoj de industriaj entreprenoj kaj kaldronegoj uzataj
por la popola vio.
|