76-jara
tibet-naciano Zhaxi Wangdui diris rememorante sian travivajhon:
"La plej granda bedauro en mia vivo estas tio, ke mi
estis trompita de Dalai."
En 1959 li fughis en Hindion sekvante
Dalai. Li vivis tie 26 jarojn kaj revenis por fiksloghi en
l985. Li diris: "Mi preferas morti en mia hejmloko."
Zhaxi estas unu el la 1500 tibet-nacianoj,
kiuj revenis en la pasintaj 20 jaroj post la ekpraktikado
de la politiko de reformado kaj malfermo. Dum tiuj jaroj la
tibeta registaro akceptis 55000 tibet-nacianojn el pli ol
30 landoj kaj regionoj, kiuj revenis al Tibeto por turisma
vojagho au vizito al parencoj.
Antau 42 jaroj Zhaxi estis lamao en
Sela-templo en Lhasa. Fughinte en Hindion sekvante Dalai,
li laboris kiel vojkonstruisto dum 3 jaroj. Li diris: "Tie
mi ne povis havi satan manghon nek buteran teon, kaj plie
ne povis reciti sutrojn."
Poste li servis en la hinda armeo
15 jarojn en Himalajo-regiono, kie la kondichoj estas malbonegaj.
En 1978 li demobilizighis kaj faris malgrandan negocon depende
de malmulta plasmono.
Kiam li informighis, ke Chinio praktikas
la politikon de reformado kaj malfermo kaj riparis kaj remalfermis
la templojn en Tibeto, li ekhavis la intencon reveni hejmlanden.
"Sed chiufoje post predikado Dalai aldonis, ke en Tibeto
oni ne havas liberecon nek homajn rajtojn, kaj mi hezitis,"
diris Zhaxi.
En 1983 Zhaxi ghoje tamen maltrankvile
revenis al Tibeto por viziti siajn parencojn. Li gastloghis
en Lhasa 3 monatojn. Li vidis, ke asfaltitaj vojoj anstatauis
la terajn, kaj la palaco, kiun ghuis nur Dalai sola, farighis
parko por la tuta popolo. Infanoj de servutuloj vizitas lernejon,
la loko plena de almozuloj farighis vigla komerca regiono,
pilgrimantoj antau Potala-palaco estas ankorau tiel multaj
kiel antaue, kaj lia Sela-templo estas frekventata. "Mi
dubis pri la diro de Dalai kaj decidis reveni hejmlanden por
fiksloghi," diris Zhaxi.
Zhaxi regule ricevas monatan subvencion de la registaro. "Nun
mi ne bezonas maltrankvilighi pri mia vivo, sed en Hindio
mi estis chiam maltrankvila pro mia maljuneco," li estas
tre kontenta pri la nuna vivo.
Same kiel Zhaxi, ankau Dankao fughis
en Hindion sekvante Dalai en 1959 kaj iam laboris kiel spiono.
Li estas budhano en tibet-nacia distrikto en Gansu-provinco
kaj iam pilgrimis al Lhasa. Li pentis pri sia spionado kaj
sentis sin krima antau Shakjamunio.
Antau 20 jaroj li audis, ke granda shanghigho okazis en lia
hejmloko kaj decidis hejmeniri. En 1989 li revenis kaj farighis
lamao en Labuleng-templo. Li diris: "Chi tie mi povas
pie preghi al la Budho."
Zelang de la Aba-a Tibet-nacia Autonoma
Subprovinco de Sichuan-provinco vizitis sian lamao-onklon
en Hindio en 1997. La onklo diris al li, ke la rifughantaj
tibet-nacianoj vivas mizere kaj iuj el ili vivtenas sin per
almozpetado. Multaj el ili volas reveni hejmlanden. Li diris
plie, ke post ekpraktikado de la politiko de reformado kaj
malfermo, iuj tibet-nacianoj elshtelighis el Chinio. Pro diversaj
kialoj ili vivas malfacile kaj plejparto de ili volas hejmenreveni.
Sed ili ne havas monon kaj vivas migrante. Iuj tibet-nacianoj
hezitas katenate de religia sento al Dalai kaj kredante lian
mensogon, ke "revenintoj estos mortigitaj".
Tibet-naciano Danjie, kiu hejmenrevenis
en 1985, diris: "Dum la pasintaj pli ol 40 jaroj Dalai
chiam trompis nin." Li opinias, ke Dalai neniam chesis
aktivi por tibeta sendependigho.
Akceptaj oficejoj por revenintaj kaj vizitantaj tibet-nacianoj
informis, ke en la lastaj 10 jaroj rapide kreskis la nombro
de tibet-nacianoj, kiuj revenis por turisma vojagho, vizito
al parencoj au fiksloghigho. Multaj elmigrintoj demandas tra
diversaj kanaloj la politikon pri fiksa enloghigho. Elmigrinta
Baima Wangjie plurfoje vizitis la hejmlandon en la lastaj
jaroj. Li diris: "Chiufoje mi estis kortushita de la
politiko 'libera veno kaj reiro', la paca socia medio kaj
la rapida progreso."
|