Antau
nelonge Banchen Erdini la 11-a faris 45-tagan viziton en Shanhajo
kaj Zhejiang. Post la vizito li diris, ke li propraokule vidis
la grandajn sukcesojn de la patrio en reformado, pordmalfermo
kaj moderniga konstruado. Li profunde sentis la varmecon de
la multnacia socialisma familio de Chinio. Li diris, ke li
estos chiam patriota, budhismama kaj humana viva budho kaj
faros siajn kontribuojn por la kvieto, unuigho kaj prospero
de Chinio.
Banchen
la 11-a rigardis grandajn sukcesojn de la moderniga konstruado
kaj historiajn objektojn de la du lokoj kaj faris budhisman
intershanghon en la budhismaj lokoj. En la Shanhaja Muzeo
li rigardis ekspozicion pri historiaj objektoj de Tibeto.
Li vizitis ankau Longhua-templon en Shanhajo. Adorklinighinte
antau la budhostatuo, li diris: "Mi propraokule vidis,
ke la religiaj lokoj estas bone protektataj kaj la budhisma
aktivado okazas bonorde kaj mi refoje sentis la grandecon
de la politiko de la registaro pri nacioj kaj religioj. En
la vizito mi profundigis mian konon pri la tibeta budhismo
kaj han-a budhismo kaj ilia kunfandigho."
Informighinte,
ke en la 21-a jarcento la du lokoj daurigos la kulturan intershanghon
kaj kunlaboron kun Tibeto kaj multe helpos Tibeton, li esprimis
grandan dankon.
|