Antau
kelkaj jaroj mi eklaboris en Tibeto, la tegmento de la mondo.
Post nelonge mi profunde sentis, ke la tibetanoj tre kapablas
vivi en malfaciloj. La neordinaraj moroj de tibetanoj montras,
ke ili chiam adaptighas al la medio kaj amas la naturon.
SEKIGITA VIANDO
En la loko 4000-5000 m. super la marnivelo
ne kreskas grenplantoj, legomoj kaj fruktarboj. La tieaj tibetanoj
manghas chefe bovajhon, shafajhon kaj laktajhon. Sur la altebenajho
mankas oksigeno kaj viando ne povas esti bone kuirita pro
malalta atmosfera premo. Pro tio la tibetanoj manghas krudan
viandon. Novembre, kiam frostas, tibetanoj elektas freshan
viandon, tranchas ghin en longajn pecojn, sekigas kaj konservas
ilin por manghi en la venonta jaro. Sekigita viando estas
bongusta kaj nutroricha.
Foje, mi vidis, ke tibeta shoforo
manghas per tranchilo sekigitan shafajhon kun osto. Mi gustumis
peceton da shafajho. Ghi estis bongusta kiel rostita fishpeco.
Viandmanghema tibetano chiutage trinkas
almenau 30 glasojn da buterteo, kiu halpas digestadon kaj
donas diversajn vitaminojn. La altproteinaj sekigita viando,
buterteo kaj laktajho estas facile konserveblaj kaj porteblaj
por nomadoj.
Kun scienc-teknika disvolvigho iuj
legomoj povas esti kulturataj sur altebenajho. Kiel alilokanoj,
tibetanoj prenas rizajhon, pladojn, ghjauzi-ojn (farchita
farunajho) kaj vermichelojn. Plejparto de la tibetaj familioj
uzas premmarmiton por stufi viandon. Sed la moro manghi sekigitan
viandon ankorau konservighas.
KUN BRUTA FEKAJhO
KIEL BRULAJhO
Okcidenten
veturante lau la rivero Yarlung Zangbo, ni rimarkis, ke sur
la tegmentoj de loghdomoj ambauflanke de ghi amasighas fekajho
de bovo kaj shafo.
De dommastro preparanta por mi buterteon
mi informighis, ke en plejparto de Tibeto ne kreskas arboj
kaj sur stepoj bovoj kaj shafoj pashtighas. De longa tempo
fekajho de bovo kaj shafo estas uzata kiel brulajho. Tibetanoj
sekigas ilian fekajhon sur la tegmento de sia domo kaj konservas
ghin por estonta uzado. Por pashtista familio pli da fekajho
signifas pli da bovoj kaj shafoj, kaj ech pli da richajhoj.
En la pashtejo la pashtistoj konstruas muron el bruta fekajho
ne nur por sin defendi, sed ankau por faciligi la hejtadon.
Brulanta fekajho neniom malbonodoras.
Nun en Tibeto oni uzas karbon, sunegergion,
ventenergion k.a. Tamen bruta fekajho ankorau estas uzata
en multaj lokoj. Kiam mi vizitis vilaghon, mi lernis kuiri
per fekajho kaj trovis, ke ghi facile brulas kaj ne poluas
la medion. Tiel, mi bone komprenis, kial la tiea sekigita
bruta fekajho estas uzata ne nur kiel donaco, sed ankau kiel
varo en foiro.
VIVMORTIGO SEVERE
MALPERMESITA
Antau
4 jaroj iu kadro, kiu venis el alia provinco, kaptis leporon
kaj preparis pladojn el ghia karno por regali lokajn kadrojn.
Pro tio li estis forte riprochita.
La tibetanoj severe malpermesas vivmortigon.
Ili rigardas birdon kaj fishon kiel diojn. Kiu manghas hundajhon
au chevalajhon, estas ne bone traktata por eterne.
Foje nova gvidanto de Nyanang-gubernio
venis al la piedo de Xixabangma-montpinto. Loka kadro plendis
al li: "Chiuvespere pli ol 40 sovaghaj azenoj manghas
sekalon sur kampoj...", La gvidanto
diris: "Nia gubernio apartenas al la naturparko Qomolangma.
Ni devas protekti grenplantojn laueble, sed ne vundi sovaghajn
bestojn." Fakte, la vilaghanoj faris nenion alian ol
tion. Sur sekalaj kampoj ili starigis shtonajn homojn por
fortimigi birdojn kaj sovaghajn azenojn kaj chirkauigis kampojn
per shnuro kaj drato.
Pro la supre dirita malpermeso Nyanang-gubernio
farighis paradizo de neghleopardoj, linkoj, gazeloj, aproj,
rughvertaj gruoj k.a.
PUREMA NACIO
Antaue
mi audis, ke tibetanoj ne lavas al si la vizaghon. Sed nun
mi scias, ke ili faras tion devigite.
Mi vizitis kelkajn vilaghojn de la
norda Nyanang-gubernio. Tie la klimato estas seka kaj sunbrilo
- forta. Eksterdome, ultraviolaj radioj vundas hauton. Se
oni chiutage lavas al si la vizaghon, la hauto difektighas.
Iu han-nacia kadro, kiu laboris en Tibeto jam 30 jarojn, diris
al mi, ke antau ol iri eksteren, oni devas shmiri la vizaghon
per butero kaj ankau per iom da koto. Nun la tieaj kondichoj
plibonighis kaj autoj chie servas. Tamen oni ankorau uzas
beleco-kremon por shirmi la vizaghon kontrau sunbrilo.
Vivante inter tibetanoj, mi rimarkis,
ke ili estas belemaj kaj puremaj, precipe la knabinoj, kiuj
ne nur lavas al si la vizaghon chiutage, sed ankau ofte uzas
shampuon kaj parfumon. Chiun julion lau la tibeta kalendaro,
la tibetaj familioj festas la tradician banfeston. En tiu
tago, kun sekalvino, buterteo kaj sekigita viando ili venas
al riverbordo kaj starigas tie sunombrelon au tendon. Poste
ili sin banas en la rivero kaj ilia gajeco dauras de mateno
ghis vespero.
|