Tibet-nacia moro de geedzigho

de LIU BIAN

    Nupta ceremonio de Tibet-nacio havas diferencojn lau lokoj. Tibet-nacianoj en Jiarong kaj Anduo de Aba-subprovinco en la nordokcidenta Sichuan-provinco ankorau observas la antikvan moron de nupto.

    Frumatene de la tago de geedzigho, frato de la novedzino surdorse elportas shin el la vilagho en akompano de kelkaj parencoj. Eksonas muzikiloj kaj la novedzino kaj shiaj bonaj amikinoj ekploras. Shiaj najbaroj kantas apud la vojo: "Ni sendas al vi la knabinon kaj petas vin bone prizorgi shin. Felichon al shi kaj li. Bonan vojaghon." La bonvenigantaro respondas per kanto: "Estu trankvilaj, ni certe bone traktos la novedzinon, chio estos en kontento."

    Kiam la novedzino atingas la vilaghon de la novedzo, multaj vilaghanoj jam atendas che la enirejo de la vilagho. Onklo de la patrina flanko aspergas per cipresa brancheto por kulti la chielon, teron kaj montodion.

    Kvankam la novedzino kaj shia akompanantino portas samajn vestojn, kaj la vizagho estas kovrita de rugha tuko,tamen la novedzo povas rekoni la novedzinon lau la braceleto kaj ringo, kiujn li donacis al shi. Kaj tiam li forigas la tukon kaj oni povas vidi la novedzinon.

    La nupta ceremonio iras kun la patrinflanka onklo kiel centro. Tio estas matriarkaj postsignoj che la tibet-nacianoj en Jiarong. Antau longe malaperis en la loko la matriarka reghimo, sed heredighis la rolo de frato kiel protektanto de la familio.

    La plej interesa parto de la nupta ceremonio de tibet-nacianoj en Jiarong estas tio, ke en la nupta tago la novedzino ne povas tranokti kune kun la novedzo, kaj shi estas akompanata de la akompanantino. La novedzo ne povas tushi shin ech je fingro nek alparoli shin. En la sekvanta tago shi revenas hejmen kaj post kelke da tagoj shi venas al la edzo kaj nur tiam shi povas esti kune kun la edzo.

    En la sekvanta tago de la nupto, kiam la onklo de la novedzino kondukas shin el la vilagho de la novedzo, samvilaghanoj de la novedzo, precipe gejunuloj, adiauas shin ambauflanke de la vojo. Du junuloj baras shin per rugha silka rubando kaj aliaj pudras per faruno la frunton de la parencoj de la novedzino kaj trairigas ilin sub la rugha silka rubando. Tibet-nacianoj de Jiarong amas blankan koloron kaj pudrado de faruno signifas koran bondeziron al la parencoj, najbaroj kaj la vivo.

    Nupta ceremonio de tibet-nacianoj sur herbejoj de Aba-subprovinco estas diferenca. Antaue ili vivis nomade kaj transloghighis 3-4 fojojn en jaro. Nun ili ne vivas vagante. Sed ilia nupto estas nedisigebla de jurto. En la nupta tago, la parencoj de la novgeedzoj renkontighas kunportante la chiutagajn vivbezonajhojn kaj produktajn instrumentojn kaj po duonon de la materialoj por jurto. Je krio kamaradoj de la novedzo rapide enbatas fostojn kaj starigas duonon de jurto. Ankau la parencoj de la novedzino starigas la alian duonon de jurto. La du duonoj strikte kunighas en unu kompletan jurton, kaj sur la herbejo aperas nova familio.