Domoj de Tibet-nacio

    La loghejoj de Tibet-nacianoj havas multajn formojn kaj karakterizajn gustojn.

    Fuorta domo

    Plej tipa domo de Tibet-nacio, konstruita el shtonoj kaj ligno. Domo de tiu stilo impresas per imponeco kaj solideco. La supro estas malpli granda ol la bazo. Tia domo konsistas el du etaghoj kaj la nombro de chambroj estas kalkulata lau la fostoj. La teretagho estas malpli alta kaj uzata kiel stalo kaj konservejo. La supra etagho estas loghejo. Grandaj chambroj estas uzataj por sidochambro, litochambro kaj kuirejo, kaj malgrandaj kiel konservejo kaj shtupara chambro. Se estas tria etagho, do ghi estas uzata por litanio kaj sunumo. Tia domo estas fortika kaj malvarmizola.

    Jurto

    Jurto estas uzata por nomada vivo. Ordinara jurto estas malalta kaj malgranda, en formo de kvadrato au oblongo, starigita per framo alta je 2 metroj. Ghia supro estas kovrita per felto el poefaga lano, kun fendo en la mezo por enlasi lumon kaj ventoli. Chirkaue estas shnuroj el poefaga lano por fiksi la jurton al la tero. Interne de la jurto estas malalta ronda muro el tero, herboj, adoboj kaj rulshtonoj, kaj sur la mureto stakighas sekalo, buteraj sakoj kaj seka bovfekajho (kiel brulajho). Meze de la jurto estas fajrujo, kaj post la fajrujo estas budhostatuo. Chirkaue de la fajrujo sternighas shaffeloj por sidado.

    Dekoracio

    La ofte uzataj ornamaj desegnoj estas faritaj sur muroj kaj la muroj de sidochambro estas farbitaj per blua, verda kaj rugha strioj en simbolo de la chielo, tero kaj maro. En iuj lokoj oni pentras sur la pordo sunon, lunon kaj noboflokojn, au pendigas flagojn. Kaj ankau estas la shato multe ornami eksterajn murojn, pordon kaj fenestrojn.

    Religiaj ornamoj estas la plej okulfrapaj markoj por tibet-naciaj domoj. Ofte oni pendigas longan standardon nomatan "Zhuang" el shtofaj strioj rugha, blanka, blua, flava kaj verda. Lau la religia koncepto de Tibet-nacio pri koloroj, tiuj kvin koloroj simbolas fajron, nubon, chielon, teron kaj akvon, kaj esprimas bondezirojn.

    Oni esprimas religian sekton per ornamo sur muroj. Sur la domoj de la religiuloj de Sajia-sekto oni faras blankan strion kaj sur la blanka strio faras samlarghajn striojn de malhelrugha, nigre blua kaj griza koloroj kaj la mezo estas blanka. Sur la chefa parto de la konstruajho, muranguloj kaj kompare vasta muro, oni faras de supre malsupren malhelrughan kaj blankan strion por marki la religian sekton.

    En la nuna Tibeto oni povas vidi multajn altajn konstruajhojn el modernaj konstrumaterialoj, tamen kun karakterizajhoj de fuorta domo.