Tibet-nacianoj traktas mortinton per 5 sepultaj
manieroj, nome stupaa, kremacia, chiela, akva kaj enteriga.
Influate de religio kaj hierarkio, oni alprenas sepultan manieron
lau la rango de la mortinto. Krome la sepultaj manieroj estas
iom diferencaj en diversaj lokoj.
Stupaa
sepultado
Tio
estas la plej altnivela sepultado, aplikata ghenerale por
grandaj vivaj budhoj. Unue oni mumiigas la kadavron per sala
akvo, macerajho de tibeta kartamo kaj aliaj specialaj substancoj,
kaj poste metas la mumion en stupaon. Foje oni unue kremacias
la kadavron kaj konservas la cindron en stupao. Nur Dalai-lamao,
Banchen kaj malmultaj grandaj vivaj budhoj havis tiun honoron.
La relikvoj de la forpasintaj Dalai-lamaoj konservighas en
ora stupao. La plej famaj el la stupaoj estas tiuj por la
Kvina kaj Dektria Dalai-lamaoj konservataj en la Rugha Palaco
de Potala-palaco. Por fari tiujn du stupaojn, oni uzis 110
mil taelojn da oro. Antaue la stupaoj por relikvoj de Banchen
estis faritaj el arghento. Sed tiu por la Deka Banchen estas
tegita per oro kaj inkrustita per tre multaj gemoj.
Kremacio
Kremacio
estas nobla sepultado, kaj en Lhasa oni aplikas kremacion
nur por altrangaj bonzoj. Post kremacio oni au faras la cindron
malgranda argila budhostatuo por poste kulti ghin en religiaj
lokoj, au disjhetas ghin en vento sur alta monto, au disshutas
ghin en riveron. En la sudorienta parto de Tibeto, malproksime
de Lhasa, kie abundas arbaro, oni aplikas kremacion ankau
por ordinaraj nacianoj.
Chiela
sepultado
Tre
populara sepultado en Tibeto, iniciatita de hinda bonzo Tangba
Sangjie en la 11-a jarcento. Oni portas la kadavron al la
speciala sepultejo, kaj la sepultentreprenisto distranchas
la kadavron kaj nutras aglojn per la distranchajhoj. Lamaismo
opinias, ke tiu maniero estas merito, kiu povas kovri la pekon
de la mortinto kaj utili al ties reenkarnigho. Por respekti
la moron de Tibet-nacio, la registaro de Tibeto publikigis
dekreton por malpermesi rigardi kaj foti la chielan sepultadon.
Akva
sepultado
Tiu
maniero estas populara en loko ambauborde de la torenta Yarlungzangbo-rivero
kaj en profundaj valoj. Oni portas la kadavron apud la riveron,
distranchas ghin kaj jehtas la distranchajhojn en la torenton.
En iuj lokoj, por simpligi la proceson, oni volvas la kadavron
per blanka tolo kaj jehtas ghin en la riveron.
Enterigo
Plej
malnova sepulta maniero kun historio de pli ol 3000 jaroj.
Tiu maniero estas ankorau aplikata en lokoj oriente de Himalajo
kaj en Medo-gubernio.
Sepultado
de infano
En
la rivervala regiono de Lhasa, kiam infano de malpli ol 8
jaroj mortis, oni ne povas apliki al ghi chielan sepultadon.
Oni devas shmiri ghiajn manojn, okulojn kaj bushon per salo
kaj butero, meti ghin en ceramikan poton, hermetike kovri
ghin kaj poste pendigi ghin en malnova domo au groto, por
konservi la kadavron integra. En arbara regiono sur la sudorienta
Qinghai-Tibeta Altebenajho oni metas kadavron de infano en
bambuan korbon au lignan keston kaj pendigas ghin sur arbon
en speciala areo. Kaj oni nomas tion arba sepultado.
|