La
popolaj metiajhoj de Tibeto kun naciaj karakterizajhoj ghuas
renomon tra la mondo. Sube ni konigu kelkajn el ili.
Tapisho
Manfarita
tapisho de Gyaze estas la plej fama en Tibeto. La tibetaj
tapishoj estas faritaj el shafa lano au poefaga lano. Tibetaj
tapishoj, delikataj kaj molaj, portas freshajn kolorojn kaj
neniam dekolorighas. Sed estas iom malfacile fari tapishon
el poefaga lano, char tia lano estas malmola. Sed ghi estas
tre fortika.
Remburita
litkovrilo
Ghi
havas historion de pli ol 1000 jaroj kaj originis en Langkazi-gubernio
okcidente de Yarzhoyum-lago. Ghi havas 4 specojn. Estas malvarme
sur la altebenajho de Tibeto, kaj la homoj en la pashta regiono
tranoktas en tendo, tial litkovrilo estas tre grava por ili.
La tibeta litkovrilo estas remburita per lanugo de poefago
au shafo. La eksterajho estas manteksita shtofo bele brodita.
Lankovrilo
Lankovrilo
estas pli malmola, sed pli maldika ol remburita litkovrilo.
Lankovrilo teksita el poefaglanugaj fadenoj estas supera,
tiu el shaflanaj fadenoj - mezkvalita, kaj tiu teksita el
fadenoj miksite shpinitaj el shaflano kaj poefaga lano au
el shaflanaj fadenoj - malsupera. Lankovrilo estas fortika,
varmtena kaj humidimuna kaj facile portebla. Religiuloj kaj
pashtistoj shatas preni ghin kiel litkovrilon au matracon.
Kiam pashtighas gregoj, pashtistoj sternas lankovrilon kaj
ripozas kushante sur ghi. Religiuloj migras kaj nepre devas
kunporti lankovrilon dum la migrado.
Pulu-o
Pulu-o
estas la plej bela manfarita lanteksajho de Tibeto. Tiuj produktitaj
de Shannan, Gyaze kaj Markam ghuas grandan renomon. Tibet-nacianoj
shatas garni la randojn de la vestoj per pulu-o. Ghi
estas fajna, mola kaj glata. Ghi estas uzata por fari tibet-nacian
kostumon kaj ornami tibet-naciajn botojn kaj chapelojn. Belkolora
pulu-o estas uzata por fari tibet-nacian sakon. Materialo
de pulu-o decidas ghian prezon. Pulu-o el poefaga
lanugo kostas pli kara ol zibela pelto.
Antautuko
Tibet-stila
antautuko estas produktata chefe en Shannan, Xigaze kaj Lhasa.
Ghi estas multe preferata ornamajho de virinoj. Antau 600
jaroj oni jam komencis produkti antautukojn. Chiuj virinoj
havas plurajn antautukojn, tial oni multe produktas ilin.
Antautuko estas mankudrita. La farado estas delikata, kaj
materialo multekosta. Antautuko ne nur estas ornamajho, sed
ankau bone gardas la portantojn kontrau malvarmo.
Lana
sako
Shaflana
sako estas nepre necesa chiutaga bezonajho de Tibet-nacianoj.
Ghi portas rughan, bluan, verdan k.a. kolorojn. Oni kunportas
ghin por enteni manghajhojn kaj diversajn necesajhojn.
Tendo
Tibetaj
pashtistoj loghas en tendo. Ilia tendo havas tri specojn:
tiu el poefagaj haroj estas fortika kaj likimuna; tiu el kanvaso,
kun tegmento pentrita je desegnoj de figuroj de homoj kaj
bestoj, estas kunportata por subchiela laboro; kaj tiu el
tolo estas uzata por feriado en parko au kermeso.
Sabro
Sabro
estas uzata en ornamado, memdefendo, produktado kaj chiutaga
vivo. Sabroj de Lhasa, Gyaze kaj Damxung estas tre famaj.
La kupra sabringo surhavas desegnojn de drako, fenikso, tigro,
leono k.a. kaj estas inkrustita per turkiso kaj agato. La
sabro estas tre bela kaj akra. Ghi trovas shaton en kaj ekster
la lando.
Ligna
bovlo
Ligna
bovlo estas farita el arboradiko au granda tubero de paulovnio
(Paulownia fortunei) au betulo, au el la radika tubero
de vinberujo au rododendro. La ligna bovlo povas havi tre
diversajn formojn. Ghi estas fortika kaj malfacile rompebla.
Ghi estas facile portebla kaj en vintro ghi povas longe teni
la varmon de la manghajho ene.
Botoj
La
tibeta boto havas plandumon el bovledo kaj tibingon el ledo,
pulu-o kaj damaskenita shtofo kun ora kaj arghenta
filigrano. La tibeta boto havas tri specojn: leghera, leda
kaj vata. Botoj faritaj en Changdu estas plej famaj.
Chapeloj
Tibet-stilaj
chapeloj havas multajn specojn. Delikate faritaj tibet-stilaj
chapeloj karakterizighas per originala formo kaj koloro. Kutime
oni garnas la chapelon per pelto de lutro au kuniklo kaj oraj
kaj arghentaj filigranaj rubandoj. Kiam virino portas chapelon,
shi devas enfaldi la antauan kaj postan partojn de la chirkaurando.
Viro portas chapelon iom oblikve enfaldinte la postan parton
de la chirkaurando. Maljunulo ne bezonas enfaldi la chirkaurandon.
Orajho
kaj arghentajho
Farado
de orajho kaj arghentajho estas la plej komplika kaj plej
malfacila el la tradiciaj metioj de Tibet-nacio. Martelo kaj
tranchilo estas la chefaj instrumentoj. Unue oni bakas oron
au arghenton en karbofajro kaj marteladas ghin, ghis ghi ricevas
necesan formon. Poste oni gravuras sur la prilaborajhoj por
fari el ghi braceleton, kolchenon, diademon, glavingon au
vintason. Krome metiistoj faras diversajn artajhojn el nikelino
kaj la farado estas sama al tiu por orajho. Tia metiajho similas
al arghentajho, sed malpli peza, kaj vintaso, braceleto, diademo,
glavingo k.a el nikelino estas multe malpli karaj kaj preferataj
de turistoj.
|