Post la komenco de la disvolvo de
la okcidenta Chinio, turisma vojagho al la okcidenta Chinio
farighis furoro. Potala-palaco, la plej tipa konstruajho de
Tibeto, altiris al si 190 mil vizitantojn de januaro ghis
junio de 2001. Lau statistiko 220 mil homoj vizitis la palacon
en 2000.
Qiangba
Gesang, direktoro de la Administra Sekcio de la palaco, diris,
ke la rekorda taga nombro de vizitantoj atingis 5000. Li diris
krome, ke oni faros novan aranghon al la vizitlinioj, por
ke la vizitantoj povu pli facile kaj pli multe ghuu la vidindajhon.
Pengcuo
Langjie, vicestro de la Administra Buroo de Historiaj Restajhoj
de Tibeto, diris, ke oni planas fondi malsupre de la palaco
novan eksponejon de trezoroj, kiujn la vizitantoj ne povas
vidi en la palaco. Espereble en 3-5 jaroj la eksponejo estos
konstruita.
|