Establigho
Januare
de l989 australia chefministro Hock vizitis Korean Respublikon kaj
elmetis "Seulan Proponon", en kiu li kosilis okazigi ministran
kunvenon responde al la azi-pacifika ekonomia kunlaboro. Post interkonsiligho
de rilataj shtatoj, la unua ministra kunveno estis okazigita en
la 6-a de novembro de l989 en Kanbero, Australio. La kunvenon cheestis
ministroj de eksteraj aferoj kaj tiuj de ekonomio de Australio,
Usono, Kanado, Japanio, Korea Respubliko, Nov-Zelando kaj la 6 landoj
de la Sudorient-Azia Unio (Malajzio, Tajlando, Singapuro, Filipinoj,
Indonezio kaj Brunejo Darussalamo). Tio markis oficialan establighon
de APEK (Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro). Novembre de 1991 la 3-a
ministra kunveno de APEK okazis en Seulo kaj oni aprobis akcepti
Chinion, chinajn Taibei kaj Hongkong (en la 1-a de julio de 1997
estis nomata china Hongkong) kiel membrojn de la organizo.
Membroj
La 21 membroj estas: Australio, Brunejo
Darussalamo, Kanado, Chilio, Chinio, china Hongkong, Indonezio,
Japanio, Korea Respubliko, Malajzio, Meksikio, Nov-Zelando, Papua
Nov-Gvineo, Peruo, Filipinoj, Rusio, Singapuro, china Taibei, Tajlando,
Usono kaj Vjetnamio.
Celo
La 3-a ministra kunveno de APEK en novembro
de 1991 en Seulo de Korea Respubliko aprobis la "Seulan Deklaracion",
en kiu estis difinita la celo de APEK: Interdependo, komunaj interesoj,
persisto en aperta sistemo de plurflanka komerco kaj malmultigo
de protektismo en regiona komerco.
Spirito de APEK
APEK-spirito estis elmetita en la deklaracio
de la Neoficiala Kunveno de Gvidantoj okazigita en Seattle de Usono
en 1993. Krei stabilan kaj prosperan estontecon por siaregiona popolo,
starigi Azi-Pacifikan Ekonomian Familion, profundigi malfermon kaj
kompanecon en la familio, kontribui al la monda ekonomio kaj subteni
malfermitan internacian komercan sistemon.
La
7 gravaj vortoj spegulantaj APEK-spiriton:
Dum la diskutado de la fundamenta principo
pri la azi-pacifika ekonomia kunlaboro, la plej ofte uzataj vortoj
estas: malfermo, pogradeco, memvolo, interkonsiligho, disvolvo,
reciproka utilo kaj komunaj interesoj.
|