De la
26-a de majo ghis la 3-a de junio, okazis en Shenzhen la Dua Altoficista
Kunveno kaj rilataj kunvenoj de la 13-a Ministra Kunveno de APEK.
Ilin gvidis Wang Guangya, vicministro de eksteraj aferoj de Chinio
kaj prezidanto de la Altoficista Kunveno de APEK.
Altaj
oficistoj el 21 membroj de APEK kunvenis en Shenzhen por daure diskuti
pri libereco de komerco kaj investo, ekonomia kaj teknika kunlaboro,
nova ekonomio kaj dialogo pri regiona makro-politiko, kun la celo
sin prepari por la 9-a Neoficiala Kunveno de Gvidantoj kaj la 13-a
Ministra Kunveno de APEK okazontaj oktobron en Shanhajo. La 1-an
de junio okazis ankau la Neoficiala Kunveno de Altoficistoj por
intershangho de opinioj pri tio, kiel APEK kontribuos por kiel eble
plej frue komenci nov-rondan intertraktadon de la Monda Komerca
Organizo (MKO).
La 26-31-an de majo, diversaj komitatoj
kaj forumoj de APEK okazigis koncernajn kunvenojn por diskuti la
konkretan laboron de APEK en chiuj kampoj.
|