Fermighis
en majo la kulmina kunveno de APEK pri konstruado de homa kapablo
kaj richfontoj, sed ankorau ardas mondsfere la konkurado por gajno
de kapabluloj.
China prezidanto Jiang Zemin montris che
la inauguro de la kunveno: "En la internacia konkurado pri
kapabluloj ekzistas multaj neraciaj kaj nejustaj fenomenoj."
Ekonomia tutglobigho kaj revolucio de informadiko dividis richajn
landojn kaj malrichajn landojn, richulojn kaj malrichulojn per abismo,
kaj diferenco en ghuado de informadiko kondukis al nova ekonomia
distanco. La esenco de konkuro pri kapabluloj estas konkuro de ekonomio,
scienco, teknologio kaj edukado de la landoj kaj regionoj.
Por la tutglobigho kaj nova ekonomio ambau
evoluintaj kaj disvolvighantaj landoj vizaghis al manko de kapabluloj.
Lau raporto, en la pasintaj 7 jaroj, la projekto por kulturado de
kapabluloj konsistigis 42 pocentojn de la projektoj de APEK. Por
altiri kapablulojn, iuj landoj au reviziis leghon por enmigrintoj,
au simpligis vizo-proceduron, au establis esplorajn instituciojn,
au promesis grandan subvencion, au donis civitanan karton, au liveris
altan stipendion, au...
Usono plej multe profitas de konkuro pri kapabluloj. Usona oficiala
statistiko raportis, ke en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento chiujare
pli ol 6 mil sciencistoj kaj inghenieroj eniris en Usonon. En 1999
Usono donis H-1B-vizon al 115 mil fremdlandaj sciencistoj kaj teknikistoj,
el kiuj 46% venis de Hindio kaj 10% de Chinio. En 1999, en Usono
lernas 490 mil fremdlandaj studentoj, kiuj konsistigis trionon de
la studentoj lernantaj alilande en la mondo.
Por altiri fremdlandajn kapablulojn, la
Korea Respubliko estis plananta establi altajn esplorajn instituciojn.
En 2000 la registaro de la Korea Respubliko asignis 55.4 miliardojn
da vonoj (proksimume 70 milionoj da usonaj dolaroj) por konstruado
de fundamentaj instalajhoj kaj esploraj ekipajhoj, dum la civila
investo de 59.5 miliardoj da koreaj dolaroj (proksimume 80 milionoj
da usonaj dolaroj) estos uzata por salajro kaj bezono de esplorado.
La Korea Respubliko intencas kreskigi la nombron de sciencistoj
kaj teknikistoj de 98.8 mil en 1993 al 248.5 mil en 2010, kulturi
10% de la doktorighintaj esploraj kaj disvolvaj kapabluloj en mondnivelajn
kreivajn kapablulojn kaj dungi internaciajn kapablulojn pere de
interkonsentoj kun rilataj landoj.
Pro la nova konkuro kaj bezono pri kapabluloj
la?disvolvighantaj landoj en malfavora situacio vizaghos al perdo
de pli da kapabluloj kaj premon de disvolvigho. Freshdata materialo
de UNO montris, ke iuj disvolvighantaj landoj plendis, ke nova ekonomio
kreanta valoron pere de informadiko kaj scioj restas "fenomeno
de richaj landoj". Dum la procezo de koncentrigho de sia scio-
potenco la evoluintaj landoj rabis porciojn en la tutmonda merkato
pere de kreo de kompare avantaghaj kondichoj kaj gajnis interesojn
de antauirantoj en grandskala regrupigho de industrio. Plejparto
de la disvolvighantaj landoj restas en "povra inform-akiro".
|