En
la 5-a de junio Shi Guangsheng, ministro de la Ministerio de Ekstera
Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro de Chinio, intervidighis kun Michael
Moore, ghenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo (MKO), en
la Shanhaja Internacia Konferenca Centro.
Li unue dankis Moore kaj la sekretariejon
de MKO pro ilia subteno al Chinio kaj diris ke Chinio devas membrighi
al MKO kiel evoluanta lando, kio utilas al pluapasha reformado kaj
malfermo de Chinio, konstruado de la sistemo de socialisma merkata
ekonomio, progreso de ekonomio kaj perfektigo de internacia komerco.
Moore esperis ke Chinio membrighos al MKO antau ghia kvara ministra konferenco, kiu
okazos novembre de 2001.
|