En
la 6-a de junio 2001 la Konferenco de Komercaj Ministroj de APEK
inaugurighis en Shanhajo.
La konferenco, kiu temas pri "Nova
jarcento, granda defio: partopreno, kunlaboro, kunprospero",
havas 5 subtemojn pri progresigo de komerco de la Azi-Pacifika Regiono
kaj tutglobigho de ekonomio. La konferenco substrekas kunlaboron
de membroj de APEK por agi kontrau eventuala ekonomia regreso kaj
liberecon kaj oportunecon de komerca investo de APEK por komenci
novan intertraktadon de MKO.

|