La
Konferenco de Komercaj Ministroj de APEK dauris 2 tagojn kaj finighis
posttagmeze de la 7-a de junio. La konferenco rikoltis rimarkindajn
sukcesojn, akcelis iradon de la liberalisma kaj facila komerca investo
kaj disvolvon de ekonomi-teknika kunlaboro interne de la membrolandoj
de APEK, sekve de tio ghi faris bonan preparon por renkontigho de
la shtataj gvidantoj de la membrolandoj de APEK okazonta oktobre
chi-jare.
La cheestantoj intershanghis opiniojn pri
la nova plurflanka traktado de la Monda Komerca Organizo, liberalismo
de komerco kaj investo, ekonomi-teknika kunlaboro, nova ekonomio,
elektronika komercado k.a. kaj atingis komunajn opiniojn pri multaj
aferoj.
La konferenco refoje montris sian firman
subtenon al la sistemo de plurflanka komercado kaj alvokis, ke la
Monda Komerca Organizo komencu novan traktadon en 2001.
|