La
6-7-an de junio okazis la Kunveno de Komercaj Ministroj de APEK'
2001 okazis en Shanhajo, Chinio.
Shi Guangsheng, prezidanto de la kunveno
kaj ministro de la Ministerio de Ekstera Ekonomio kaj Komerco de
Chinio konigis la sukcesojn de la kunveno en la gazetara konferenco.
La kunveno unuvoche opiniis, ke APEK devas
plifortigi kunlaboron kaj renkonti defion per praktikaj agoj che
la eniro en la novan jarcenton.
La cheestantaj komercaj ministroj au reprezentantoj
de ekonomiaj unioj vastkampe intershanghis opiniojn kaj venis al
serio da komunaj konoj rilate novrondajn plurflankajn komercajn
intertraktadojn, komercan kaj investan liberighon, ekonomian kaj
teknologian kunlaboron, novekonomikon kaj elektronikan komercadon
k.a.
La kunveno ripete promesis firman subtenon
de APEK al la plurflanka komerca sistemo kaj forte apelaciis, ke
la Monda Komerca Organizo (MKO) faru en 2001 novrondan komercan
intertraktadon.
La kunveno opiniis, ke la Ministra Kunveno de MKO en novembro en
Dohao de Kataro estos grava shanco por lanchi novrondan intertraktadon,
kaj oni devas rapidigi laboron de MKO, plej baldau ellabori intertraktan
programon ekvilibran, manipuleblan kaj havantan vastan bazon, kaj
doni apartan atenton al la interesoj de la disvolvighantaj membroj.
La kunveno decidis komenci efektivigi strategian planon por kapabla
konstruado de APEK, sankciis la unuajn 6 projektojn cele helpi la
membrojn en altigo de kapablo de partopreno en la novronda intertraktado
kaj en plenumo de interkonsento de MKO. Samtempe, la kunveno unuvoche
promesis subtenon, ke oni finu en 2001 intertraktadon de MKO kun
Chinio kaj Chinio oficiale alighu al MKO. La kunveno opiniis, ke
oni devas rapidigi la proceson de aligho de china Taibei, Rusio
kaj Vjetnamio al MKO.
La kunveno unuvoche konsentis, ke APEK daure
senshancelighe praktiku liberighon kaj facilighon de komerca investado
por efektivigi "Bogor-celon" kaj oponi kontrau la tendenco
de komerca protektismo. La kunveno sankciis la "Primaran raporton
de solflanka agadplano de 2001", aprobis la "Principon
de komerca faciligho de APEK" kaj "Raporton pri taksataj
sukcesoj en liberigho kaj faciligho de komerco kaj investo",
kaj donis orientadon al la altrangaj oficistoj cele revizii la direktan
principon de "Osaka agadprogramo", plibonigi elektronikan
formulon kaj ekzamenan sistemon de solflanka agadplano. La kunveno
akcentis gravecon de la ekonomia kaj teknologia kunlaboro en progresigo
de daura sana disvolvigho de azi-pacifika ekonomio kaj decidis malgrandigi
la distancon inter la membrolandoj por efektivigi kunan prosperighon.
La kunveno postulis, ke oni plej baldau
efektivigu ellaboradon de agadplano de la ekonomia kaj teknologia
kunlaboro.
La kunveno venis al komuna kono, ke ghi
konsentas ke APEK alprenos rimedojn kontrau defio alportita de nova
ekonomio. Por plenumi la "Agadprogramon de nova ekonomio"
aprobitan de la gvidantoj de APEK, la kunveno promesis rapidigi
ellaboradon de strategia skizo de "Elektronika APEK: Starigi
dighitan socion". La kunveno decidis instigi la membrolandojn
ellabori senpaperan komercan agadplanon, por atingi la rezulton,
ke la evoluintaj kaj disvolvighantaj membrolandoj efektivigu senpaperan
komercan celon respektive en 2005 kaj 2010.
Shi Guangsheng diris, ke la kunveno iris
en aktiva, senkasha kaj kunlabora atmosfero.
Rilate alighon de Chinio al MKO, Shi Guangsheng diris, ke la intertraktado
por aligho de Chinio al MKO jam eniris en multflankan proceson,
kaj leghaj dokumentoj por aligho de Chinio al MKO estas preparataj.
Li diris, ke plejparto de la enhavoj de la leghaj dokumentoj estis
solvitaj en plurlatera intertraktado. Li diris, ke Chinio estas
aktiva por la novronda intertraktado kaj esperas, ke la novronda
intetraktado komencighos plej baldau kaj efektivighos ekvilibro
de la interesoj de chiuj flankoj en la enhavo kaj metodo. Pri la
demando, chu Chinio povos alighi al MKO antau Dohao-kunveno, Shi
diris, ke tio ne influos la subtenon de Chinio al la novronda intertraktado.
Respondeculoj de 21 ekonomiaj unioj cheestantaj la kunvenon respondis
la demandojn de chinaj kaj alilandaj reporteroj.
Pri la demando "chu Dohao-kunveno povos
lanchi novrondan intertraktadon", kiu tre interesis jhurnalismon,
usona reprezentanto de komerca intertraktado kaj japana ekonomia
kaj industria ministro diris, ke en la chifoja kunveno la reprezentantoj
diskutis pri la neceso pluapashe fari klopodon por instigi en Dohao
MKO-n lanchi novrondan intertraktadon. Ghenerala direktoro Mur de
MKO cheestis la kunvenon kaj raportis pri la prepara laboro en Ghenevo.
La chefa celo kaj unu el la sukcesoj de
la chifoja kunveno estis tio, ke chiuj flankoj montris fortan decidon
por garantii lanchon de la novronda intertraktado en la kuranta
jaro. Kaj la programo devas esti ekvilibra kaj havi vastan bazon.
Chiuj ekonomiaj unioj venis al firma komuna kono sur tiu punkto.
Tio estis la plej granda kontribuo de la chifoja kunveno al la lancho
de novronda mulflanka komerca intertraktado en Dohao.
|