La
Tria Ministra Kunveno de APEK en Seulo, novembre de 1991, akceptis
Chinion kiel membron de APEK. Aktive partopreni en la aferoj de
APEK estis gravaj rimedoj de la china ekonomia diplomatio en la
90-aj jaroj.
Post sia aligho al APEK, Chinio partoprenis
en chiuj agadoj de APEK observante la spiriton "Aktive partopreni,
peni atingi komunan konon kun rezervo, antauenpushi kunlaboron",
kaj ludis pozitivan rolon en la kunlaborado de APEK en la lastaj
jaroj.
De kiam establighis la Neoficiala Kunveno
de Gvidantoj de APEK en 1993, la china prezidanto Jiang Zemin 8-foje
cheestis la kunvenon kaj chiufoje faris paroladon eksplikante la
gravajn principojn de Chinio pri aligho al APEK, montris la decidon
de Chinio en reformado kaj malfermo, en pozitiva partopreno en azi-pacifika
ekonomia kunlaboro, kaj esprimis la opinion de Chinio pri la disvolva
perspektivo de APEK. Chinaj ministro de eksteraj aferoj kaj ministro
de eksteraj ekonomio kaj komerco pli ol 10 fojojn partoprenis en
duobla ministra kunveno, elmetis opinion kaj politikojn de Chinio
rilate principojn, agadsferon kaj organizan principon de APEK, kio
faris fortan influon. Ministroj de diversaj fakoj de Chinio partoprenis
en ministra kunveno de la respektivaj fakoj kaj ellaboris kunlaborajn
principon kaj politikojn cele praktiki la diversajn alvokojn faritajn
de gvidantoj de APEK en la fakoj. Krome la chinaj enlandaj kunlaboraj
organizoj de APEK aktive partoprenis en diversaj agadoj farante
apartan kontribuon al la kunlaboro kaj disvolvo de APEK.
|