Temo:
Novaj defioj en la nova jarcento: Efektivigi
kunan prosperon tra partopreno kaj kunlaboro
Celo:
APEK estas unu el la plej altaj kaj plej
influaj organizoj de regiona ekonomia kunlaboro. Gastigi kunvenojn
de APEK en 2001 estos grava diplomatia aktivado de Chinio en la
nova jarcento. Tio donos al Chinio bonan historian shancon por firmigi
kaj disvolvi la interrilatojn kun la membroj kaj por akceli ekonomian
kaj komercan reciprokon kaj kunlaboron. Gastigado
de la kunvenoj dinamisme antauenpushos la reformadon kaj ekonomian
konstruadon kaj demonstros grandajn sukcesojn de Chinio tiuflanke.
Subtemoj de jarkunveno:
Pligrandigi kapablo-konstruadon, malfermi
shancojn de estonta disvolvigho, profitigi la membrojn en tutmondigho
kaj nova ekonomio; akceli komercon kaj investadon, antauenpushi
starigon de pli racia sistemo de plurflanka komerco; kaj krei makromedion
favoran al daura disvolvigho de Azio kaj Pacifiko.
Signifo de okazigo
de la kunvenoj de APEK en Chinio:
Kiel gastiganto de la kunvenoj, Chinio servos
al sana disvolvigho de APEK, ludos sian pozitivan rolon, antauenpushos
la proceson de APEK kaj akceli la malfermon kaj ekonomian disvolvon
de Chinio.
Shanhajo, internacia havenurbo rande de
Pacifiko, estas ekonomia, komerca kaj financa centro de Chinio,
fenestro de malfermo de Chinio. Ghi havas multajn avantaghojn kaj
reprezentas la nivelon de la ekonomia disvolvigho de Chinio. Gastigante
la kunvenojn de APEK en 2001, Shanhajo povos pli bone montri la
figuron de Chinio en reformado kaj malfermo kaj la nivelon de ghia
ekonomia disvolvigho, pli oportune fari ekonomia-teknologian kunlaboron
kun la eksterlando, por ke la mondo kaj Chinio konu unu la alian.
Shanhajo povos demonstri kaj diskonigi sin, altigi la nivelon de
la urbo, plibonigi medion por investado kaj pushi la ekonomian disvolvighon
de Shanhajo sur pli altan shtupon.
|