La
7-taga Dua Investa Foiro de APEK inaugurighis en la 9-a de junio
en Yantai de Shandong-provinco.
La temo de la foiro estis: Investi Azi-Pacifikon,
investi la estontecon. Ghia celo estis: Komplete montri la medion,
politikon kaj shancon de investado de la membroj de APEK, akceli
vastan internacian kunlaboron, prosperighon kaj disvolvighon de
la azi-pacifika ekonomio.
La enhavo de la foiro inkluzivis politiko-eksplikan
kunvenon por investado de la membroj de APEK, altnivelan forumon
de entreprenistoj de la membroj de APEK, montradon de investaj shancoj
de la membroj de APEK kaj intertraktadon pri investado kaj kunlaborado.
En la foiro sin montris delegacioj de la entreprenoj de la 21 membroj
de APEK. Estis 30000 partoprenantoj de la foiro kaj 3000 el ili
venis de eksterlando.
Shi
Guangsheng, ministro de la Ministerio de Ekstera Ekonomio kaj Komerco
de Chinio, faris paroladon che la inauguro. Li diris, ke Chinio
estas gastiganto de la serio da kunvenoj de APEK de 2001. Estante
grava pozitivado sub la auspicioj de Chinio, la foiro liveris al
la membroj de APEK gravan lokon por plifortigi kunlaboron, akceli
interkomprenon kaj plivastigi komercan shancon. Tio havos pozitivan
influon sur antauenigon de investa kunlaboro kaj ekonomia-teknologia
intershangho de la Azi-Pacifika Regiono. La okazigo de la chi-foja
foiro plene montris la sincerecon de Chinio por pozitive partopreni
en la aferoj de APEK kaj plifortigi ekonomia-komercan kunlaboron
kaj intershanghon de la Azi-Pacifika Regiono.
Li akcentis, ke Chinio volontas fari senchesan
klopodadon kune kun la aliaj membroj de APEK por akceli la ekonomian
disvolvighon kaj socian prosperon de la Azi-Pacifika Regiono.
Kiel honora gasto de la foiro, novzelanda ekschefministrino Jenny
Shipley faris varman paroladon che la inauguro. Shi diris, ke la
potenco de APEK estas nenio alia ol publika interfluo kaj kunlaboro
inter la membroj. Shi deziris al chiuj partoprenantoj de la foiro
sukcesojn en la esplorado de la estonta disvolvigho de la membroj
de APEK.
La inauguron cheestis ankau Chang Che-Shik,
ministro de la Komerca, Industria kaj Energia Ministerio de la Respubliko
de Koreio, Vu Khoan, komerca ministro de Vjetnamio, Chau Tak Hay,
estro de la Industria kaj Komerca Buroo de la Hongkong-a Speciala
Regiono de Chinio, Li Chunting, provincestro de Shandong, kaj oficistoj
de la chinaj Ministerio de Ekstera Ekonomio kaj Komerco, Scienca-teknologia
Ministerio, Ghenerala Buroo de Kvalita Kontrolo kaj Ekzameno kaj
Kvaranteno, Ghenerala Dogano k.a.
|