La 16-a
kunveno de la laborgrupo de la Monda Komerca Organizo (MKO) pri
china problemo okazis la 4-an de julio kaj per tio ghi finis la
esencan intertraktadon pri aligho de Chinio al MKO. Per tio la kunveno
farighis turnopunkto de la 15-jara intertraktado pri aligho de Chinio
al MKO.
En la
kunveno oni atingis komunan konon pri 12 problemoj postlasitaj de
la plurflanka intertraktado. Oni povas diri, ke solvighis chiuj
esencaj problemoj por aligho de Chinio al MKO.
La 9-13-an
de novembro la jarkunveno de MKO aprobos leghan dokumenton pri aligho
de Chinio al MKO. La kunveno okazos en Dohao, chefurbo de Kataro,
kaj oficiale akceptos Chinion al MKO. Post tio la China Popola Kongreso
aprobos la dokumenton kaj plenumos la leghan proceduron. Eble monaton
post tio Chinio alighos al MKO.
|