Virinaj gvidantoj de APEK
kunvenos en Pekino

 

     La 22-24-an de augusto, 2001, virinaj gvidantoj de APEK kunvenos en Pekino.

    La 25-an de julio gazetara konferenco publikigis tiun chi informon. Gu Xiulian, vicprezidantino de la China Virina Federacio, diris: "Mi kredas, ke la chi-foja kunveno estos tre utila al la virinoj de diversaj ekonomiaj rondoj en ilia reciproka kompreno, kunlaboro kaj ludo de pli grava rolo en la ekonomiaj entoj kaj al kreo de pli bonaj kondichoj por la virinoj en disvolvo de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj."

    La kunveno estas virina forumo kadre de APEK, kiu starighis post la Kvara Monda Virina Konferenco. De 1996 ghi okazas unufoje chiujare.

    En la kunveno oni konsilighos pri la ekonomia kunlaboro, intershanghos opiniojn pri virinaj problemoj en la Azi-pacifika Regiono kaj faros proponojn al ministra renkontigho de APEK.

    Ghi estos unu el la kunvenoj de APEK gastigataj de Chinio. S-ino Gu diris, ke la chi-foja kunveno celas liveri scenejon al la virinaj gvidantoj de ekonomiaj establoj kadre de APEK, por ke ili pli bone konu unun alian kaj plivastigu la internacian kunlaboron.

    La kunvena temo estos ekonomia tutglobigho, defio kaj shancoj de la virinoj en la Azi-pacifika Regiono. Ghi havos ankau 4 subtemojn. Krom tio en la kunveno okazos serio da simpozioj, kie respondeculoj de iuj departementoj de Chinio konigos la ekonomion, komercon kaj politikojn de Chinio kaj mondfamaj entreprenistoj predikos pri siaj spertoj en kunlaboro kun Chinio.

    La kunvenon cheestos virinaj gvidantoj de 21 ekonomiaj establoj de APEK, de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, fakuloj kaj delegitoj de neregistaraj organizoj.