Ministra kunveno de APEK pri negrandaj
entreprenoj okazos en Shanhajo

 

     Ministroj de membroj de APEK kunvenos la 29-30-an de augusto en Shanhajo por diskuti pri negrandaj entreprenoj.

    Tio estos unu el la fakaj kunvenoj de APEK. En ghi oni diskutos pri la aferoj de la mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj de la membroj de APEK. Ghia temo estos "Nova jarcento, nova defio: disvolvo kaj medio" La subtemoj -- "Teknika reformado", "Kolektado de kapitalo" kaj "Medio por disvolvi la mezgrandajn kaj malgrandajn entreprenojn".

    En la kunveno oni diskutos pri la gravaj problemoj koncernantaj disvolvon de la negrandaj entreprenoj de la Azi- Paficika Regiono kaj la tuta mondo por atingi komunan konon kaj fari preparon por la neoficiala renkontigho de la gvidantoj de la membroj de APEK en oktobro chi-jare. La kunveno diskutos ankau pri konkretaj proponoj, faritaj de iuj membroj por kunlaboro en APEK.

    La kunvenon cheestos proksimume 200 personoj. Ghiaj atingoj legighos en la "Komuna deklaracio de la ministroj de membroj de APEK".

    Kiel aldonajho de la kunveno, la forumo pri industrio kaj komerco de negrandaj entreprenoj de APEK okazos la 27-31-an de augusto en Shanhajo. Proksimume 600 entreprenistoj cheestos ghin por diskuti pri disvolvo kaj prosperigho de la entreprenoj.