Posttagmeze
de la 14-a de augusto finighis en Shanhajo la dialogo inter doganoj
kaj komercistoj de APEK en 2001. La dialoga bulteno diras, ke la dialogo
estas unu el la gravaj metodoj por faciligi la komercadon. La plua
dialogo inter doganoj kaj komercistoj de diversaj membroj de APEK
estas utila por ilia reciproka kompreno kaj praktikado de la strategio
de partneraj rilatoj kaj donis novan vivigan forton al ekonomia disvolvigho
kaj komuna prosperigho en la Azi-pacifika Regiono.
Ekde
la unua dialogo okazinta en Seattle, 1993, tia dialogo inter doganoj
kaj komercistoj de APEK okazis 6-foje kaj la nuna estas la 7-a.
Ghia temo estas: Nova ekonomio: partneraj rilatoj kaj faciligo de
komercado. La dialogon partoprenis 500 delegitoj de doganoj kaj
komercistoj de la membroj de APEK, la Monda Komerca Organizo kaj
Monda Dogana Organizo.
La
cheestantoj opinias, ke la temo pri influo de elektronika kaj senpapera
komercado sur la komercista rondo ludos gravan rolon en la venontaj
jaroj. La doganoj devas kunlabori kun komercista rondo por levi
la nivelon de informigo de entreprenoj, daure rapidigi elektronikan
komercadon de APEK, fondi sistemon pri dogana administrado konforman
al elektronika kaj senpapera komercado kaj akceli konstruon de la
elektronika registaro.
La
cheestantoj certighis pri la gravaj punktoj de la kunlaboro de doganoj
kaj komercistoj, t.e. realigi la komunan dividon de informoj, akceli
modernigon de doganoj, vastan uzadon de informologia teknologio,
akceli disvolvon kaj trejnadon de personoj. La dialogo atingis sian
celon kaj havas gravan signifon en la komercado de la Azi-pacifika
Regiono.
|