Finighis en Dalian la Tria Altoficista Kunveno de APEK

 

    La 24-an de augusto, finighis la 2-taga Tria Altoficista Kunveno de la 13-a Ministra Konferenco de APEK. La cheestantoj estis kontentaj pri la progreso atingita de APEK.

    Wang Guangya, vicministro de eksteraj aferoj de Chinio prezidis la kunvenon, kiun cheestis altranguloj el 21 membroj de APEK.

    La cheestantoj diskutis pri komerca libereco, kulturo de homaj kapabloj, ekonomia kaj teknika kunlaboroj, novaj teknologioj kaj aliaj problemoj. Oni rikoltis esencan progreson en multaj problemoj kaj metis solidan bazon por la oktobra neoficiala renkontigho de la gvidantoj kaj ministra konferenco en Shanhajo.

    La kunveno emfazis, ke oni devas peni por realigi la celon difinitan de APEK en 1994 kaj intensigi sian kunlaboron. La cheestantoj diskutis pri la la sekva agado post la pekina propono, aprobita de la pintkunveno de APEK pri kulturo de homaj kapabloj, gastigita de Chinio kaj Brunejo. La cheestantoj alvokis, ke chiuj membroj aktive laboru por realigi la koncernajn projektojn. La kunveno alte taksis Chinion, Singapuron, Usonon kaj aliajn 6 membrojn, kiuj prezentis sian agadplanon kadre de ekonomio kaj teknologio, kaj petis ankau aliajn membrojn prezenti sian planon.

    Wang Guangya diris en la gazetara konferenco, ke kiel la lasta altoficista kunveno en 2001 la chi-foja faris chion eblan por la neoficiala renkontigho kaj kunveno de ministroj en oktobro kaj ankau por resumi la atingojn de APEK pri diversaj projektoj. Tiuj du celoj jam realighis, char chiuj membroj prenis kunlaboran, praktikan kaj flekseblan sintenon. Krome, li refoje diris, ke la konferenco de ministroj pri komerco de APEK devas urghi novan intertraktadon de la Monda Komerca Organizo.