La
25-an de septembro Zhu Bangzao, proparolanto de la China Ministerio
de Eksteraj Aferoj, diris en gazetara konferenco, ke la 9-a neoficiala
kunveno de gvidantoj de membroj de APEK atentos terorismon.
Zhu
diris, ke la nomita kunveno okazos la 20-an kaj 21-an de oktobro
en Shanhajo. Kiel grava internacia kunveno, ghi kaj la ministra
kunveno certe atentos la internacian terorismon.
Li
diris, ke la terora surprizatako al Usono, okazinta la 11-an de
septembro, multe influis la ekonomion ne nur de la Azi-pacifika
Regiono, sed ankau de la tuta mondo. Diskuto kaj esploro pri la
ekonomia disvolvigho de la regiono kaj la tuta mondo estas nemankigebla
enhavo de la kunveno, tial la kunveno atentos tiun aferon. Surbaze
de plena akordigo la kunveno montros sian atenton iamaniere.
|