Chio estas en bona ordo por gastigi APEK en Shanhajo

 

    Xu Kuangdi, urbestro de Shanhajo, diris, ke chio estas en bona ordo por gastigi APEK en Shanhajo. La kunvenejoj kaj hoteloj estas bone preparitaj kaj chiuj servaj laboroj zorge aranghitaj. La sekureco estas bone kontrolita, ke chiuj cheestantoj estos sekuraj dum la kunvenado. Pli ol mil bone trejnitaj volontuloj jam komencis labori kaj plie ili chiuj bone parolas en tiu au alia fremda lingvo. La urba fizionomio estas fresha kaj pura. La 16 milionoj da shanhajanoj atendas la gastojn de chiuj membroj de APEK.

    La urbestro diris, ke gastigo de APEK en Shanhajo estas utila al plibonigo de la komerca kaj investa medioj de Shanhajo, al la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter chiuj membroj de la organizo, kio liveros bonan shancon por daura kaj stabila kresko de la ekonomio de Shanhajo.
Li diris ankau, ke ekonomia kaj teknika kunlaboro estas chefa temo de APEK. Pere de ekonomia kaj teknika kunlaboro oni akcelos investadon, komercadon, merkatan prosperon kaj socian evoluon, kio certe utilas al levigho de la popola vivo de la Azi-Pacifika Regiono. APEK certe portos chiujn siajn membrojn en pli belan estontecon.