En la 17-a de okt. usona prezidanto Bush
forlasis Vashingtonon kaj flugis al Chinio por cheesti la neoficialan
kunvenon de gvidantoj de APEK en Shanhajo.
Tio
estas lia unua eksterlanda vojagho post la terorisma atako en la
11-a de septembro.
Alia
raporto diras, ke posttagmeze de la l6-a de okt. lau la orienta
tempo de Usono Bush estis intervjuita de china raportisto en la
Blanka Domo. Li diris: "Longe mi atendis la chi-fojan viziton."
"Mi esperas tute senkashan dialogon kun prezidanto Jiang Zemin.
Mi diros al li, kiel grave estos starigi bonajn interrilatojn inter
Usono kaj Chinio. Mi esperas ankau sincerajn diskutojn kun aliaj
gvidantoj pri diversaj temoj. Mi firme kredas, ke tio estos tre
bona kaj tre grava kunveno. Mi neniam vidis prezidanton Jiang Zemin.
Mi atendas renkontighon kun li. Mi diros, ke mi esperas starigi
bonajn interrilatojn inter ni. Mi scias, ke foje ni havos samajn
opiniojn kaj foje malsamajn, tamen ni klopodos por starigi bonajn
interrilatojn."
|