Pretigita la projekto de kontrauterorisma deklaracio

 

     La membroj de APEK jam finis projekton pri la problemo kontrau terorismo. La 17-an de oktobro, Zhang Qiyue, proparolanto de la sekretariejo de la China Prepara Komitato de APEK de 2001, diris en la gazetara konferenco, ke 21 ekonomiaj komunumoj partoprenantaj en APEK jam venis al la sama opinio por ellabori kontrauterorisman deklaracion.

    La kontrauterorisma deklaracio celas maksimume malgrandigi la ekonomian damaghon kauzitan de terorismaj agadoj kaj starigi konfidon al restarigo de ekonomia situacio favora al la estonteco.