Vespere
de la 18-a de oktobro, china prezidanto Jiang Zemin faris paroladon
en bankedo de pintkunveno de la chefoj de ekzekutiva ofico titolitan
"Kunlaboro kaj disvolvigho por komuna prospero".La temo
de la pintkunveno estas "Nova jarcento, nova ekonomio: disvolvo
en tutglobigho" En sia parolado Jiang emfazis siajn vidpunkton
kaj starpunkton rilate novan ekonomion kaj ekonomian tutglobighon.
Li substrekis, ke Chinio daure kunlaboros kun chiuj landoj kaj regionoj
por reciproka utilo kaj kuna prospero.
Rilate
la ekonomian tutglobighon kaj komercan liberon, Jiang diris, ke
ghenerale dirite la ekonomia tutglobigho kaj komerca libero estas
utilaj al la ekonomia disvolvigho de la tuta mondo, sed oni devas
atenti, ke nun, kiam la ekonomia disvolvigho de la tuta mondo estas
en malekvilibro, la malbona solvo de tiu problemo malutilos ankau
al la disvolvighantaj landoj, mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj,
tial la Monda Komerca Organizo, APEK kaj chiuj registaroj devas
doni grandan atenton al la interesoj de la malfortaj landoj kaj
iliaj popoloj en la proceso de la ekonomia tutglobigho kaj komerca
libero. Ili devas disvolvi la spiriton de disvolvo en kunlaboro,
pliigi ekonomian kaj teknikan kunlaboron kaj doti la ekonomian tutglobighon
per reciproka utilo kaj kunlaboro por ghia sana disvolvigho.
Jiang
diris, ke alighinte al la Monda Komerca Organizo, Chinio partoprenos
internacian ekonomian kunlaboron, pli vastan kaj pli profundan.
|