Por nova ekonomia disvolvigho en la Azi-Pacifika Regiono

 

    La 19-an de oktobro, vicestro de buroo de la Inform-industria Ministerio de Chinio Chen Yin konigis al jhurnalistoj la elektronikan strategion de APEK. Li diris, ke elektronika APEK estos longatempa, malproksimvida kaj praktika agadplano bazita sur tri kolonoj por nova ekonomia disvolvigho.

    Li diris: "Gvidate de la kunveno de altrangaj oficistoj de APEK, la laborgrupo intime kunlaboris kun multaj ekonomiaj entreprenoj kaj forumo de APEK kaj post unu jaro plenumis la projektadon kaj ellaboradon de e-strategio de APEK surbaze de koncernaj laboroj de la organizo. Li diris ankau, ke praktikado de e-APEK estos bazita sur tri kolonoj por nova ekonomia disvolvigho. La tri kolonoj estas firmigi la merkatan strukturon, akceli investon de fundamentaj instalajhoj kaj teknika disvolvigho kaj konstruon de homaj kapabloj kaj disvolvi la spiriton de entreprenistoj. Surbaze de tio la e-strategio de APEK estos longatempa, malproksimvida kaj praktika agadplano. Ghia praktikado celas akceli informadikon, telekomunikon, ilian aplikon kaj novan ekonomian disvolvighon.

    Chen diris, ke la strategio estis aprobita jam en la APEK-kunvenoj de altrangaj oficistoj kaj ministroj la 15-an kaj 18-an de oktobro respektive. Ghi estos prezentita al la neoficiala renkontigho de la gvidantoj de la membroj de APEK, kaj kiel unu el la suplementoj de la deklaracio de la gvidantoj de APEK ghi farighos grava frukto de la chi-jara kunveno de APEK.