Kvankam
Usono estis surprizatakita de teroristoj la 11-an de septembro,
ghia prezidanto Bush ankorau flugis al Shanhajo kaj havis planite
sian unuafojan renkontighon kun la china prezidanto.
Tagmeze
de la 19-a, kiam mi eniris en la jhurnalistan salonon de la gazetara
centro de APEK, mi vidis, ke multe da jhurnalistoj sidas antau televidilo
kaj rigardas la simultanan transsendon de la gazetara konferenco.
Pro limigo de la nombro de la cheestantoj, nur pli ol 100 jhurnalistoj
havis la felichon persone cheesti la gazetaran konferencon, tial
la aliaj povis nur rigardi la televidan transsendon.
Jiang
diris, ke Chinio kaj Usono ambau kun grava internacia influo havas
komunajn respondecon kaj interesojn en defendo de la paco kaj sekureco
de la Azi-Pacifika Regiono kaj la tuta mondo, en akcelo de ekonomiaj
disvolvigho kaj prospero de la nomita regiono kaj ech la tuta mondo
kaj batalo kune kun la internacia socio kontrau terorismo. Chinio
alte taksas sian rilaton kun Usono kaj volontas disvolvi la konstruajn
kunlaborajn rilatojn kun ghi.
Jiang
diris: "Mi kaj Bush faris bonan intertraktadon. Tio estis nia
unuafoja renkontigho. Ni intershanghis opiniojn pri la china-usonaj
interrilatoj, kontrauterorisma batalo kaj defendo de la mondpaco
kaj sekureco kaj atingis multe da komuna kono."
Li
diris: "Ni vivas en la mondo kun diverseco. La cirkonstancoj
de la du landoj estas malsamaj kaj sendube estas iuj malkonsentoj,
kio ja ne estas mirinda. Mi opinias, ke la diversaj civilizacioj
kaj sociaj sistemoj devas kune ekzisti dum longa tempo por sia kuna
disvolvigho."
Jiang
emfazis, ke Chinio kaj Usono alfrontas gravan shancon por disvolvi
siajn interrilatojn. La du landoj devas fari altrangulan strategian
dialogon por akceli intershanghon kaj kunlaboron en ekonomia, komerca
kaj energia kampoj kaj pliigi la interkonsilighon kaj intertraktadon
pri gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj.
Li
diris: "Mi kredas, ke se nur niaj du landoj firme tenos siajn
komunajn interesojn, observi la principon de siaj tri komunaj deklaracioj
kaj bone trakti siajn interrilatojn kaj precipe la problemon pri
Taiwan, la china-usonaj interrilatoj povos disvolvighi senchese."
Bush
atingis Shanhajon vespere de la 18-a por cheesti la neoficialan
kunvenon de la gvidantoj de APEK.
Tagmeze
de la 19-a, Jiang okazigis bankedon por la usona prezidanto.

|