Rolo de Chinio en APEK


 

    Ekde la unua pintkunveno de APEK en Seattle, 1993, china prezidanto Jiang Zemin cheestis chiujn ghiajn kunvenojn kaj iniciatis ekonomian kaj teknikan kunlaboron en la Azi-Pacifika Regiono. Lia iniciato estis multe subtenata de la aliaj membroj de APEK, ke la ekonomia kaj teknika kunlaboro kaj la komerca kaj investa liberalismo estas rigardataj kiel du grandaj kolonoj de APEK.

    Kiel la plej granda disvolvighanta lando, Chinio ludas nun pli kaj pli gravan rolon en APEK.

    Por Chinio aligho al APEK samkiel ghia klopodo por aligho al la Monda Komerca Organizo (MKO) estas bezonata de ghiaj reformado kaj pordmalfermo. Char Chinio ne sukcesis ghustatempe alighi al MKO en la pasintaj 10 jaroj, ghia aligho al APEK farighis reala vojo por ghia partopreno en la ekonomia tutglobigho.

    3 kvaronoj de la enkondukita kapitalo de Chinio devenas de la membroj de APEK, tial ghia partopreno en la komerca kaj investa liberalismo kaj ekonomia kaj teknika kunlaboro de APEK estas efektive kunfandigho de ghia ekonomio en tiun de la tuta mondo.

    La dogano de Chinio mallevighis de 36% al 15%, kaj en 2005 ghi falos al 10%. Chinio pli kaj pli reduktos sian nedoganan barieron. Char Chinio jam subskribis la Interkonsenton pri Informadikaj Produktoj, en 2005 la dogano de plejparto de tiaj produktoj estos nulo. Chinio decidis asigni 10 milionojn da usonaj dolaroj por establi la Kunlaboran Fonduson de Scienc-Teknikaj Entreprenoj. Tiujn promesojn deklaris Jiang Zemin en la pintkunveno de APEK.

    Aligho de Chinio al APEK utilas al la reformado kaj pordmalfermo de Chinio kaj iagrade mallongigis la procezon de ghia aligho al MKO.

    En diversaj okazoj de APEK Jiang konigis la chinan politikon pri eksteraj aferoj kaj precipe la kvin principojn pri la ekonomia disvolvigho en la Azi-Pacifika Regiono, t.e. "Reciproka respekto kaj plena interkonsiligho; iom-post-ioma stabila disvolvigho; pordmalfermo unu al alia sen ekskluzivo; vasta kunlaboro kaj reciproka utilo; kaj redukto de la diferencoj por komuna prospero", kiuj vekis vastan simpation.

    En la lastaj jaroj Chinio ludis konsiderindan rolon en la regiona stabileco, defendo de nuklea sekureco, kontrauterorisma batalo, stabiligo de financaj aferoj, media protekto kaj batalo kontrau toksajhoj kaj kontrabando. La rapida disvolvigho de la ekonomio de Chinio iagrade levis ghian internacian pozicion. La grava rolo de Chinio en APEK kaj ghia gastigado de la chi-jara APEK klare montris ghian influon en la internacia sfero.