La
13-a ministra konferenco de APEK inaugurighis la 17-an de oktobro
en la Internacia Konferenca Centro de Shanhajo. Ghin cheestis ministroj
de eksteraj aferoj, tiuj de ekonomio kaj komerco au iliaj reprezentantoj
de 21 membroj. Tang Jiaxuan, china ministro de eksteraj aferoj,
kaj Shi Guangsheng, china ministro de eksteraj ekonomio kaj komerco,
kune prezidis la konferencon.
La
nomita konferenco estis la unua ministra kunveno de APEK en la nova
jarcento. Nun la ekonomia disvolvigho tendencas al malrapidigho
ne nur en la Azi-Pacifika Regiono, sed ankau en la tuta mondo. La
terorisma atako okazinta en Usono la 11-an de septembro malutilas
al la ekonomio, kio vidighas pli kaj pli klare. Kiamaniere oni denove
ekscitu la ekonomian disvolvighon kaj pliigu la konfidon al la merkata
ekonomio, tio estis unu el la atentataj problemoj en la konferenco.
En
la konferenco oni diskutis chefe tri problemojn: akceli komercon
kaj investon; profitigi la Azi-Pacifikan Regionon en la tutglobigho
kaj nova ekonomio; akceli dauran ekonomian disvolvighon de la nomita
regiono.
|