En
la 20-21-a de oktobro okazis la 9-a neoficiala kunveno de gvidantoj
de APEK en Shanhajo. Jiang Zemin, prezidanto de Chinio, prezidis
la kunvenon kaj faris gravan paroladon.
La
temo de la kunveno estas "Nova jarcento, nova defio: partopreno,
kunlaboro por kuna prospero". La gvidantoj de 21 landoj kiel
membroj de APEK diskutis pri la situacio de la internacia ekonomio,
konstruado de homaj kapabloj kaj estonteco de APEK. Ili atingis
komunan konon pri fortigo de sistemo de plurflanka komerco, libereco
de komerca investo en la Azi-Pacifika Regiono kaj ekonomia kaj teknika
kunlaboro. Ili subskribis la dokumentojn "Deklaracio de APEK-gvidantoj"
kaj "Komuna kono atingita en Shanhajo". La gvidantoj ankau
parolis kun reprezentantoj el la industria kaj komerca rondoj, kiuj
prezentis sian proponon pri disvolvigho de la regiona ekonomio.
La
gvidantoj montris optimismon pri la estonteco de la ekonomio de
la Azi-Pacifika Regiono kaj havis firman volon alpreni efikan politikon
por fortigo de la kunlaboro kaj rekreskigo de la ekonomio. En la
financa kampo ili ellaboros konkretajn programojn. Tio ne nur vigligas
ilian memfidon solvi malfacilajhojn, sed ankau pozitive influos
la ekonomiajn disvolvighon kaj prosperon de la mondo.
En
la kunveno la gvidantoj kune kondamnis la terorisman aktivadon kaj
deziris internacian kunlaboron. Ili publikigis deklaracion pri firma
batalo kontrau terorismo.
|