La
12-13-an de februaro, 2001, la Unua Altoficista Kunveno de la 13-a
Ministra Konferenco de APEK okazis en Pekino. La kunvenon prezidis
Wang Guangya, vicministro de eksteraj aferoj de Chinio. Ghin cheestis
delegitoj de 21 membroj de APEK. La 11-an de februaro okazis ilia
neoficiala renkontigho. Tio estis la unua altoficista kunveno en
Chinio, kiel gastiganto de APEK en 2001. La celo de la kunveno estas
prepari por la 9-a neoficiala kunveno de gvidantoj de APEK.
La
cheestantoj intershanghis opiniojn pri la makroskopa ekonomia situacio
de la Azi-Pacifika Regiono, disvolvigho de APEK en la estonteco
kaj la chi-jara laborplano kaj diskutis pri komerca kaj investa
libereco, ekonomia kaj teknika kunlaboroj kaj nova ekonomio.
Wang
Guangya en siaj salutvortoj rememoris la fruktojn atingitajn de
APEK en komerca kaj investa libereco, ekonomia kaj teknika kunlaboroj,
kaj akcentis, ke en la nova jarcento la membroj de APEK devas pliigi
sian kunlaboron, kune akceli, plifirmigi kaj kompletigi la sistemon
de plurflanka komerco kaj pliigi ekonomian kaj teknikan kunlaborojn
por krei makroskopajn kondichojn favorajn al la daura ekonomia disvolvigho
en la Azi-Pacifika Regiono por akcepti defion de la tutglobigho
kaj nova ekonomio.
La
nomita kunveno ellaboris projekton por la chi-jara laboro de APEK.
La cheestantoj diskutis pri la ekonomia situacio, tutglobigho, nova
ekonomio kaj aliaj problemoj en la Azi-Pacifika Regiono kaj precipe
pri tio, kiamaniere akceli la ekonomian kaj teknikan kunlaborojn
kaj disvolvi konstruon de la homaj kapabloj kaj richfontoj, praktikante
la komercan kaj investan liberon.
La
cheestantoj metis grandan esperon sur Chinion, la chi-fojan gastiganton.
Ili deziris, ke sub la auspicioj de Chinio APEK disvolvighu plue
kaj atingu realajn fruktojn en la oktobra neoficiala kunveno de
gvidantoj de APEK.
La
china delegacio konigis, kiel Chinio preparas sin por la konferencoj
pri konstruo de homaj kapabloj, ministroj de komerco kaj financo
kaj mez- kaj malgrandaj entreprenoj kaj koncernaj aktivadoj okazontaj
chi-jare en Chinio.
|