La 4-a Altoficista Kunveno de la 13-a ministra konferenco de APEK


 

     La nomita kunveno okazis la 15-16-an de oktobro, 2001, en Shanhajo.

    Ghi estas kunordiga organizo de APEK kaj ankau regula kunveno, kiu okazas 3-4 fojojn chiujare.

    La unua kunveno de 2001 okazis la 12-13-an de februaro en Pekino. Ghin prezidis Wang Guangya, vicministro de eksteraj aferoj de Chinio. Altranguloj de 21 membroj de APEK intershanghis opiniojn pri la makroskopa ekonomia situacio de la Azi-Pacifika Regiono, la disvolva tendenco de APEK en la estonteco kaj plano de laboro en 2001. Ili diskutis ankau pri komerca kaj investa liberalismo, ekonomia kaj teknika kunlaboroj kaj nova ekonomio de APEK. La kunveno decidis fondi specialan laborgrupon por pluapashe projekti disvolvon de informadika tekniko, difini la perspektivan celon kaj gvidan principon de elektronika komerco kaj malpliigi la ciferan diferencon inter la membroj de APEK, surbaze de la Tagordo de Novekonomia Agado ellaborita de APEK en 2000.

    La dua kunveno okazis la 1-3-an de junio en Shenzhen. Wang Guangya prezidis ghin. La cheestantoj diskutis pri tio, kiel oni devas daurigi la komercan kaj investan liberalismon de APEK, kial oni devas pliigi konstruon de ekonomia kaj teknika kunlaboroj kaj homaj kapabloj kaj malpliigi la ciferan diferencon inter la membroj por levi ilian kapablon antau defio de la tutglobigho kaj realigi komunan prosperon. La kunveno atingis realan progreson en revizio de la Tagordo de Osaka- Agado.

    La tria kunveno okazis en Dalian inter la 16-a kaj 24-a de augusto. La cheestantoj diskutis pri komerca liberalismo, konstruo de homaj kapabloj, ekonomia kaj teknika kunlaboroj, nova ekonomio kaj finis la revizion de la Tagordo de Osaka- Agado. La altranguloj faris diskuton ankau pri sekva agado koncerne la Proponon de Pekino aprobitan en la pintkunveno de APEK pri konstruo de la homaj kapabloj kaj richfontoj okazinta sub la auspicioj de Chinio kaj Brunejo. Ghi deziris, ke la membroj de APEK aktive partoprenu praktikadon de la koncernaj programoj. La kunveno aprobis ankau strategion de elektronika APEK.

    La supre diritaj 3 kunvenoj atingis realan progreson je multaj temoj kaj per tio metis firman bazon por la 9-a neoficiala konferenco de gvidantoj de APEK en Shanhajo kaj por la 13-a ministra konferenco.

    La Altoficista Kunveno estis lanchita en 1989 kaj ghis 2000 ghi estis okazigita respektive en Australio, Singapuro, Koreio, Tajlando, Usono, Indonezio, Japanio, Filipinoj, Kanado, Malajzio, Nov-Zelando kaj Brunejo.