"La
jarkunveno akiris pozitivajn fruktojn," diris Qin Xiao, prezidanto
de la Industri-Komerca Konsultigha Konsilio (IKKK) de APEK en 2001
kaj vicprezidanto de la China Internacia Kredita kaj Investa Korporacio.
La
jarkunveno okazis la 18-21-an de oktobro en Shanhajo, Chinio. Ghia
chefa enhavo estas: A. Dialogo kun gvidantoj de la ekonomiaj rondoj
de la membroj de APEK. La dialogo estis gvidata de Jiang Zemin,
china prezidanto. En la nomo de IKKK Qin koncize konigis la raporton
de 2001. La gvidantoj kaj delegitoj de IKKK demandis unu al alia.
B.Partopreni koncernajn aktivadojn de pintkunveno de plenumantaj
direktoroj de grandaj entreprenoj, al kiuj parolis gvidantoj de
ekonomiaj unuoj kaj parolis ankau la rusa, meksikia kaj usona prezidantoj
kaj malajzia chefministro. C. Regulaj kunvenoj de IKKK, kie oni
rememoris kaj resumis la laboron de la kuranta jaro kaj transdonis
la taskon por la jarkunveno de 2002 al IKKK- prezidanto el Meksikio.
En
2001 IKKK akiris rimarkindajn fruktojn dank' al la sukceso en la
usona, rusa kaj singapura kunvenoj. La temo de la jarkunveno de
IKKK en 2001 estis malfermo de merkato, konstruo de homaj kapabloj
kaj vasta partopreno por la komuna disvolvigho. La kunveno donis
apartan atenton al malrapidigho de la ekonomia kresko en la tuta
mondo, pliigho de la financa tumulto, nova intertraktado de la Monda
Komerca Organizo, realigho de la celo difinita en Bogor kaj tutglobigho.
IKKK opiniis, ke por realigi la merkatan malfermighon chiuj ekonomiaj
rondoj devas plifortigi siajn kapablojn, por ke chiuj ekonomiaj
rondoj de APEK kune profitu de la ekonomia prospero, kauzita de
la tutglobigho, kaj realigu komunan disvolvighon.
Qin
diris, ke post sia naskigho IKKK jam prezentis 5 raportojn al la
gvidantoj. Kiel oficiala kanalo de dialogo inter la gvidantoj kaj
industriaj kaj komercaj rondoj IKKK jam ludis apartan rolon. Li
diris, ke pere de liberalismo de komerco kaj investo, ilia faciligo
kaj ekonomia kaj teknika kunlaboro, subteno de la sistemo de sana
kaj plurflanka komercado surbaze de la Monda Komerca Organizo, APEK
vere profitos de la tutglobigho kaj farighos modelo por aliaj regionoj
de la mondo.
|