La pintkunveno de industriaj kaj komercaj gvidantoj de APEK de 2001


 

    La 20-an de oktobro sukcesplene fermighis en Shanhajo la pintkunveno de industriaj kaj komercaj gvidantoj de APEK de 2001, kun la temo "Nova jarcento kaj nova ekonomio: disvolvigho en la tutmondigho".

    S-ro Yu Xiaosong, prezidanto de la Organiza Komitato de la pintkunveno kaj prezidanto de la China Asocio por Komerca Akcelo, faris raportadon al la kunveno.

    La pintkunveno unuafoja en Chinio vekis ne nur vastan atenton kaj partoprenon de industriaj kaj komercaj magnatoj de la 21 ekonomiaj komunumoj de APEK, sed ankau altan takson de la gvidantoj de la ekonomiaj komunumoj. Prezidanto de Chinio Jiang Zemin cheestis la kunvenon kaj faris gravan paroladon kun la titolo "Kunlabore disvolvighi por krei imponan perspektivon". Lia parolado estis varme aplaudata de la kunvenantoj. Paroladon faris ankau novzelanda chefministro Clark, rusa prezidanto Putin, meksikia prezidanto Fox, australia chefministro Howard filipina prezidantino Macapagal-Arroyo, malajzia chefministro Mahathir, usona prezidanto Bush kaj la Hongkong-a Administra Estro Tung Chee Hwa. La kunveno konstruis platformon por intershangho kaj intekomunikigho de entreprenistoj kaj registaroj sub la kondicho de nova ekonomio, enkorpigis la konstantan spiriton de egalrajteco kaj kunlaboro. Cheestantoj de la kunveno opiniis, ke la chi-foja kunveno estas la plej sukcesa.

    Lau sia temo la pintkunveno invitis pli ol 80 ministrojn kaj kompetentulojn de la koncernaj ekonomiaj komunumoj, direktorojn kaj chefojn de cheestantaj entreprenoj kaj Supochai, la estontan gheneralan direktoron de MKO por parolado. La paroladoj de la administrantaj chefoj la specialaj distriktoj de Hongkong kaj Makao de Chinio kaj la paroladoj de koncernaj provincoj kaj ministerioj de Chinio publikigis al la komercista rondo de la Azi-Pacifika Regiono plej novajn informojn pri la estonta disvolvigho de la cheftero de Chinio, Hongkong kaj Makao, kio liveris grandan komercan shancon por la industiista kaj komercista rondoj. La cheestantaj personoj de la industriista kaj komercista rondoj disvolvis vastan kaj profundan diskutadon kaj venis al kompare vasta komuna kono pri la shanco kaj defio de la nova jarcento, la kreskantaj industrioj de la 21-a jarcento, administrado kaj renovigo, ekvilibro de la efiko kaj justeco en tutmondigho: por renkonti la novan defion de la ekonomia tutmondigho estas necese sin adapti al la disvolvigho de la nova ekonomio, rapidigi reordigon de respektivaj ekonomiaj strukturoj, krei novan ekonomian strukturon, altigi la konkurencan kapablon de la entreprenoj kaj rapidigi renovigon de teknologio kaj produktajhoj. Konkurencoj inter entreprenoj povas sin adapti al la defio nur antaukondichite de kunlaboro por reciproka utilo kaj kuna gajno; krome estas necese plifortigi interkomunikighon de la registaroj, krei leghan kaj komercan medion favoran al la ekonomia disvolvigho. Aktive kaj vaste partopreni en chiudimensia kaj multforma ekonomia kunlaboro por antauenpushi la prosperon kaj dauran disvolvighon de la ekonomio de la regiono kaj tiu de la tuta mondo.

    La cheestantoj de la industriista kaj komercista rondoj faris fortan signalon: kiel eble plej rapide lanchi novrondan intertraktadon de MKO por plifortigi la konfidon de la Azi-Pacifika Regiono pri la disvolva perspektivo de la monda ekonomio kaj krei bonajn investan medion kaj merkatan ordon.

    La cheestantoj apelaciis al MKO, APEK kaj chiuj registaroj, ke ili plene konsideru en la proceso de pushado de la ekonomia tutmondigho kaj komerca libereco la interesojn de la multaj disvolvighantaj landoj, kiel eble plej rapide starigu justan kaj racian tutmondan sistemon de multflanka komerco kaj novan ordon de internacia ekonomio, por akceli daurajn disvolvighon kaj prosperon de la ekonomio de sia regiono kaj la tuta mondo.