"Deklaracio de Gvidantoj" de APEK -- Renkonte al la nova defio en la nova jarcento (mallongigo)

 

    Antauparolo

    1. Ni, ekonomiaj gvidantoj de APEK, renkontighis en Shanhajo unuafoje en la 21-a jarcento por diskuti, kiel ni renkontu la novan defion, kiun ni vizaghas. Ni kredas, ke la Azi-Pacifika Regiono havas grandan latentan forton, kaj ni decidas efektivigi komunan prosperighon pere de partopreno kaj kunlaboro.

    2. La chi-foja kunveno estis okazigita en tre grava tempo. Nuntempe lantighas la kresko de la chefaj ekonomiaj komunumoj de la mondo, kaj la stato estas pli serioza ol ni pensis. Malkreskas la ekonomio de plejparto de la membroj en la Azi-Pacifika Regiono kaj iuj nove levighantaj ekonomiaj komunumoj estis grave influataj de la ekstera medio. Krome la lastatempa terorisma atako en Usono malfavore influis iujn industriojn kaj la memfidon de konsumantoj kaj investantoj. Dum longa tempo renkonti profundan reformadon alportitan de tutmondigho kaj nova ekonomio kaj profiti el tio estas alia grava defio, kiun ni vizaghas.

    3. Estante la plej grava forumo de ekonomia kunlaboro en la Azi-Pacifika Regiono, APEK devas ludi gvidan rolon, helpi la membrojn kapti la shancojn kaj renkonti defion. Samtempe, ni devas komuniki klarajn kaj fortajn mesaghojn rilate oponon kontrau terorismo. Ni decidas bremsi la mallevighon de la nuntempa ekonomio, oponi kontrau protektismon en komerco, subteni lanchon de novronda intertraktado en ministra kunveno de la Monda Komerca Organizo kaj optimismigi la publikon pri la estonteco. Tiuj laboroj konformos al la celon de APEK: Paco, harmonio kaj komuna prospero, kaj akcelos ghin.

    4. Ni decidas kune peni por akceli dauran kreskon de la ekonomio, kune ghui la profiton de tutmondigho kaj nova ekonomio, kaj antauenpushi liberecon kaj oportunecon de komerca investado, cele plivigligi la azi-pacifikan ekonomion en la nova jarcento. Ni refoje promesas realigon de la difinita Celo de Bogor-kunveno, nome la evoluintaj membroj kaj la disvolvighantaj membroj realigu respektive en 2010 kaj 2020 liberecon kaj oportunecon de komerca investado en la Azi-Pacifika Regiono. Por tio ni aprobis "Shanhajan Akordon", kiu montras vojon por APEK en la dua jardeko kaj pli posta periodo.

05-09 Akceli dauran disvolvighon
10-19 Profiti el tutmondigho kaj nova ekonomio
20-26 Subteni sistemon de plurflanka komercado
27-28 Konturigi pli viglan perspektivon por APEK

    29. Por tio ni aprobis hodiau la "Shanhajan Akordon", kiu farighos strategia kaj malproksimvida programero de APEK por evoluo en la estonteco. La "Akordo" difinis ne nur nian komunan promeson, sed ankau shlosilajn pashojn por efektivigo de la komuna celo. Surbaze de konsidero pri la diverseco de la membroj de APEK, ghi entenas du gravajn faktorojn: komerca investado kaj ekonomia-teknologia kunlaboro de APEK.

    30. Pere de la "Shanhaja Akordo" ni promesas:

difini skizon de nova politiko por la disvolvigho de APEK en la nova jarcento. Tiu skizo sin apogas sur la shanghigho alportita de la tutmondigho kaj la nova ekonomio kaj vidigas la plivastigitan programon de APEK, por ke ghi ampleksu la necesecon de reformado kaj kapablo-konstruado interne de la ekonomiaj komunumoj kaj en la internacia sfero.

Pluapashe determini la disvolvan strategion rilate realigon de Bogor-celo kaj fari en 2005 mezperiodan ekzamenon pri la chiuflanka evoluado. La konkretaj pashoj inkluzivas: plivastigi kaj renovigi la "Tagordon de Osaka-Agado", kuraghigi la proponon antauenpushi APEK realigi Bogor-celon pere de la metodo de "vojtrovanto", akceli efektivigon de komercaj politikoj favoraj al la nova ekonomio, alpreni kontinuan agadon por oportuneco de komerco de APEK kaj altigi travideblecon de ekonomia administrado.

Plifortigi la plenuman sistemon de kunlaboro de APEK per plifortigado de sistemo de superrigardo super solflanka agadplano, ekonomia-teknologian kunlaboron kaj konstruadon de homaj kapabloj.

    31. Ni dekretas al ministroj kaj altoficistoj aktive praktiki la "Shanhajan Akordon". Ni firme kredas, ke la perspektivo, kiun ni difinis hodiau, donos abundon da fruktoj kaj kreos pere de nia kuna penado stabilan, sekuran kaj prosperan grandan familion.

    Apendicoj: "Shanhaja Akordo" (koncize)

    Parto l: Plivastigi perspektivan celon de APEK

    Parto 2: Pluapashe determini la strategion por realigi Bogor-celon

Plivastigi kaj renovigi "Tagordon de Osaka-Agado"
Antauenpushi proponon de APEK pere de la metodo de "vojtrovanto"
Akceli praktikadon de racia komerca politiko rilate novan ekonomion
Postperioda agado por komerca oportuneco
Aprobi principon altigi travideblecon

    Parto 3: Potencigi la plenuman sistemon

Plifortigi kolegan ekzamenan sistemon por solflanka agadplano
Plifortigi ekonomia-teknologian kunlaboron kaj kapablo-konstruadon